Kaŭdilo (el la hispana caudillo [kaŭdiljo]) estas ĉefo, estro, gvidanto kaj komandanto de militistaro aŭ, pli vastasence, gvidanto, kiel hispana lingva-socia ekvivalento de la germana Führer, itala duce, rumana conducator, laŭ asociado de ideoj kun Francisco Franco, kiu nomis sin Caudillo de España (kaŭdilo de Hispanio). Antaŭ Franco, la vorto "kaŭdilo" estis ligata al lokaj estroj sen nobela deveno.

Monero de kvin Hispanaj pesetoj de 1963 kun la bildo de la Generalísimo Francisco Franco, kaj la surskribo Caudillo de España, por la Gracia de Dios (en hispana: "Caudillo de Hispanio, pro Dia Graco").

Kaŭdilismo redakti

Antonio López de Santa Anna vestante militistan uniformon de Meksiko.

Kaŭdilismo (el la hispana caudillismo [kaŭdiljismo]) estas sistemo de regado surbaze de la despoteco de militaj ĉefoj, ĝenerale en la hispanlingva Latin-Ameriko en kelkaj epokoj. En tiu senco kaŭdilo estas nomo por absolutisma populisma estro, kiu gvidas ŝtaton diktatorece. Ĝenerale, ili gvidas popolan aŭ populisman movadon ĝis atingi la povon, plej ofte per puĉo.

La kaŭdilo estas super la leĝoj, ne agnoskas kritikojn aŭ opozicion, disigas la ŝtatajn oficojn al fidelaj sekvantoj. La kaŭdilismo estas la plej primitiva formo de politika agado kaj la ŝtato administrata de tiu sistemo estas tro personeca kaj kruda. Ne estas distingo inter la personaj propraĵoj kaj la ŝtata ofico, kaj unu apogas la alian.

Kelkfoje la kaŭdilo havas bonajn intencojn, kiel Porfirio Díaz en Meksiko, kaj faras bonajn aferojn al lando, sed tio tute dependas de lia personeco.

Tiu sistemo, kompreneble, ne permesas la ekzistadon de grandaj landoj, ĉar dependas de persona supervidado de kaŭdilo aŭ personaj lojalecoj. Foje, kelkaj kaŭdiloj dividas la povon en unu lando, sed, se tiu estado daŭras, la lando disiĝas laŭ la kaŭdilaj fortoj. Dum la kaŭdilismo estis la ĉefa politika sistemo en Hispanlingva Ameriko, neniam tie oni sukcesis formi grandajn landojn, escepte kiam en la lando troviĝas grandaj dezertoj aŭ senhomaj regionoj.

Similaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti