La Kaŭkaza Albanio ankaŭ konata kiel Aghbanio estis antikva reĝlando kiu kovris la nunan Dagestanon kaj grandan parton de Azerbajĝano.

Kaŭkaza Albanio
1-a jarcento a.K.E. – 461

historia lando • satrapio
Geografio
Ĉefurbo:
Qabala (urbo) • Kabalaka • Barda
Loĝantaro
kaŭkaz-albana lingvo • klasika armena lingvoparta lingvomezpersa lingvo
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Antikvaj landoj en Kaŭkazio: Armenujo, Iberio, Kolĥido kaj Albanio

Historio redakti

La reĝlando de Kaŭkaza Albanio estis fondata fine de la 4-a jarcento kaj komencoj de la 3-a jc. a.K. Komence ĝia ĉefurbo estis Gabalo situa en la nuna distrikto Qabala, antaŭe ĝi estis nomata kiel Kabalako, Ŝabalo kaj Tabalo. Post iom da tempo, ĝi translokiĝis sude en la nuna teritorio de Barda sub la nomo Partavo.

Armena dominado redakti

Partoj de la reĝlando inkluzive de la regiono Uti, ĉe la bordoj de la rivero Kura, kaj Arcaĥo, estis konkeritaj de la armenoj venantaj de Urarto, en la 2-a jc. a.K.

En la jaro 66 a.K. post la malvenko de la armena reĝo Tigrano la Granda kontraŭ la romianoj, Armenio perdis grandan parton de ĝia teritorio. Ĉi tiu okazintaĵo estis bone profitita de la kaŭkazaj albanoj kiuj povis rekuperi la perdidajn zonojn pro armena konkero.

Araba kaj seljucida invado redakti

En la 7-a jarcento la reĝlando estis invadata de la araboj kaj kiel ĉiuj aliaj konkeritaj teritorioj ĝi estis aliĝita al la kaliflando. Ekde la 8-a jarcento, la Kaŭkaza Albanio ekzistis kiel la princlandoj Aranŝahso kaj Ĥaĉino, kune al aliaj persaj kaj arabaj princlandoj tiaj kiaj Ŝirvano kaj Derbento.

Kiel konsekvenco de la ekloĝado de la selĝukoj (turkoj) en la nuna Azerbajĝano en la 11-a jarcento, la indiĝena albana loĝantaro estis asimilita. La albanoj ĉefrolis en la formado de la nuna azera popolo.

Loĝantaro redakti

La antikvaj triboj kiuj loĝis Albanion estis la kaŭkazaj avaroj, sabiroj, kaspianoj, utianoj, inter aliaj. Laŭ Strabono la nombro de triboj de Aghbania atingis 26, ĉiu kun sia propra lingvo.

Religio redakti

Aghbania estis inter la unuaj landoj kiuj adoptis la kristanismon, ĉ. la 4-a jarcento, kiam la Armena Apostola Eklezio estis fondata.

Eksteraj ligiloj redakti