Kaŭkazia Nodo (ruse Кавказский Узел, Kavkazkij Uzel) estas novaĵa retejo kiu kovras la regionon Kaŭkazio en la angla kaj la rusa. Ĝi estis establita en 2001 kaj Gregorij Ŝvedov (cirile Григорий Шведов) estas la ĉefredaktoro.[1] Ĝi havas apartan fokuson pri politiko kaj homaj rajtoj, inkluzive de la libereco de la gazetaro.[2]

Kaŭkazia Nodo
emblemo
TTT-paĝo • retgazeto
Komenco 2001 vd
Lando(j) Rusio vd
Sidejo Moskvo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La retejo komenciĝis kiel projekto rilatigita al la homrajta organizaĵo Memorial, sed evoluis al loko por sendependa ĵurnalismo. Ĝi estas financita fare de kelkaj bonfaraj organizoj en Usono kaj Okcidenta Eŭropo.[3][4]

La retejo pro sekurecaj riskoj ne havas ajnan redakcian oficejon.[4] [1] Gregorij Ŝvedov kutime laboras en Moskvo dum multaj el la proksimume kvindek aliaj raportistoj estas disvastigitaj ĉirkaŭ la kaŭkazia regiono, inkluzive de la du al Rusio apartenantaj federaciaj regionoj Norda Kaŭkazio (kun la regionoj Volgograda provinco, Astraĥana provinco, Rostova provinco kaj Krasnodara regiono kaj la du respublikoj Kalmukio kaj Adigeio) kaj Norda Kaŭkazo (kun la Stavropola regiono kaj la respublikoj Karaĉajio-Ĉerkesio, Kabardio-Balkario, Nord-Osetio, Inguŝio, Ĉeĉenio kaj Dagestano) kaj de la tri sendependaj ŝtatoj de Suda Kaŭkazio, nome Kartvelio (kun la aŭtonoma respubliko Aĝario kaj la du sendependismaj regionoj Abĥazio kaj Suda Osetio), Azerbajĝano (kun la secesia teritorio Monta Karabaĥo) kaj Armenio. Por ĉiuj menciitaj landoj kaj subregionoj ekzistas propraj novaĵaj kategorioj. La raportistoj restas en komputila kontakto tra virtuala oficejo. Pro sekurecaj zorgoj, kelkaj el la korespondantoj publike ne uzas siajn nomojn.[4]

La rusia homrajta aktivulino kaj ĵurnalistino Natalia Estemirova kontribuis al Kaŭkazia Nodo antaŭ ol ŝi estis forrabita kaj murdita en Ĉeĉenio en 2009.[5] Aĥmednabi Aĥmednabiev, kiu estis vicredaktoro de la semajna gazeto Novoe Delo kaj ankaŭ skribis por Kaŭkazia Nodo, estis pafita kaj mortigita en Maĥaĉkala en 2013.[6]

En 2009, Kaŭkazia Nodo lanĉis projekton kune kun la brita amaskomunikila korporacio BBC nomita "Norda Kaŭkazio tra la okuloj de la retmesaĝantoj". [7]

La retejo en 2011 havis ĉiumonatan legantaron de proksimume 1.8 milionoj.[4]

En 2007, la reteja teamo estis premiita per la premio "Libera Gazetaro de Orienta Eŭropo", kiu estas donita komune fare de la germana gazeto Die Zeit kaj la norvega liberparolada organizaĵo Fritt Ord.[8] La ĉefredaktoro ricevis la nederlandan premion Geuzenpenning en 2012 pro sia laboro por Memorial kaj Kaŭkazia Nodo.​​[1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti