Kabineto Bárdossy

Kabineto Bárdossy estis la naŭa kabineto, kiun nomumis la hungara guberniestro Miklós Horthy. Ĝi gvidis la landon en la jaroj 1941 kaj 1942 11 monatojn. La pli frua Dua Kabineto Teleki nur estis ludilo de la 2-a mondmilito, Kabineto Bárdossy jam estis suferanto de la 2-a mondomilito.

Kabineto Bárdossy
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 3-a de aprilo 1941 - 9-a de marto 1942
Antaŭulo Dua Kabineto Teleki
Sekvanto Kabineto Kállay
vdr
Ĉefministro László Bárdossy

Historio redakti

Pro sinmortigo de Pál Teleki Horthy nomumis novan ĉefministron László Bárdossy, ja Horthy fidis venkon de Germana Regno. Tiu regno atakis Sovetunion, post kelkaj tagoj nekonataj aviadiloj bombardis hungaran urbon. La vero estas ankaŭ nun nekonata, tamen Bárdossy oficiale konstatis staton de milito (tio ne estas deklaro de milito). Tiam Slovakio kaj Rumanio jam helpis al la nazioj, tial Bárdossy opiniis, ke Hungario perdas diplomatie en Berlino. Hungario establis armeon, kiu ekbatalis kontraŭ Sovetunio.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bombardado de Kassa.

La parlamento kreis la 3-an leĝon pri la judoj, laŭ tio interalie kristana viro rajtas seksumi kun judino, sed judino ne rajtas seksumi kun kristano. Pro tio eĉ la hungaraj eklezioj protestis. La instancoj kolektis judajn virojn, kiujn ili postsendis al la batalejo, kie li devis fosi defendaĵojn. Post monatoj Hungario havis militstaton kun Britio, poste pro atako de Japanio Bárdossy deklaris militon al Usono. En la frua 1942 Bárdossy falis en persona malamikeco kun Horthy, tial Horthy nomumis novan ĉefministron Miklós Kállay.

Listo de membroj redakti

Fontoj redakti