Kabineto Sztójay [stOjai] estis la dekunua kabineto, kiun nomumis la hungara guberniestro Miklós Horthy. Ĝi gvidis la landon en 1944 5 monatojn.

Kabineto Sztójay
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 22-a de marto 1944 - 29-a de aŭgusto 1944
Antaŭulo Kabineto Kállay
Sekvanto Kabineto Lakatos
vdr
Ĉefministro Döme Sztójay

Historio redakti

En printempo de 1944 la nazioj invadis Hungarion, tial politiko de Kabineto Kállay plene fiaskis. Horthy ne volis, ke la lando sekvu sortojn de Ĉeĥio kaj Pollando, tial li nomumis ĉefministron Döme Sztójay, kiu pli frue estis ambasadoro en Berlino, tial li havis fidon de la germanoj. La nova kabineto ordonis, ke ĉiuj judoj devas porti flavan judan stelon. Post monatoj en provinco la judoj deportiĝis al Germana Regno, sed Horthy malpermesis tion en la ĉefurbo. Samtempe la demokrataj politikistoj rajtis ne plu politikadi, eĉ ekzemple Népszava ne rajtis aperi. Eksterlande okazis, ke Rumanio abrupte aliĝis al Sovetunio, tial Horthy nomumis pli novan kabineton, kies ĉefministro estis Géza Lakatos, supozanta, ke ili sekvos la rumanan sistemon.

Listo de membroj redakti

Fontoj redakti