Kabineto Tildy estis la unua kabineto, kiu ricevis mandaton de la unua baloto post la 2-a mondmilito en Hungario. Ĝi gvidis la landon en la jaroj 1945 kaj 1946 proksimume 3 monatojn.

Kabineto Tildy
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 15-a de novembro 1945 - 4-a de februaro 1946
Antaŭulo Provizora Nacia Kabineto
Sekvanto Kabineto Ferenc Nagy
vdr

Historio redakti

En novembro de 1945 tutlandaj balotoj okazis, kie nur 5 partioj rajtis partopreni. La Etbienula Partio venkis (50 %). Nova koalicia kabineto formiĝis el 4 partioj, kie spite la rezulton la komunistoj havis la plej gravan ministerion. Evidentiĝis, ke la vera potenco estas la Ruĝa Armeo, ĝi fidis nur al komunistoj, kiuj venis el Moskvo. Etbienuloj opiniis, ke Ruĝa Armeo hejmeniros, tiun tempon ili atendadas.

La lando daŭre pagis sumojn ĉefe al Sovetunio por kompensi la pli fruan atakon. Tio kaŭzis inflacion. En la frua 1946 oni deklaris respublikon, kies prezidanto estis Zoltán Tildy, tial li ne plu estis ĉefministro.

Listo de membroj redakti

Fontoj redakti