Kabo Blanc-Nez situas en Escalles en departemento Pas-de-Calais, je 10 km de urbo Calais. Ĝi estas la plej norda klifo de Francio.

Kabo Blanc-Nez
Grand site de France
Kabo Blanc-Nez kaj plaĝo de Escalles
Kabo Blanc-Nez kaj plaĝo de Escalles
Kabo Blanc-Nez kaj plaĝo de Escalles
protektata areokabo [+]

Oficiala nomo: Cap Blanc-Nez

Lando Francio
RegionoNord-Pas-de-Calais
DepartementoPas-de-Calais
MunicipoEscalles
SituoEscalles
- koordinatoj50° 55′ 21″ N, 1° 42′ 59″ O (mapo)50.92251.7163888888889

Areo0,39 km² (39 ha)

Estiĝo1987
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Kategorio IUCNIV

Proksima urboCalais

Geografia lokigo sur la mapo : Pas-de-Calais

Vidu situon de Kabo Blanc-Nez kadre de Pas-de-Calais
Vidu situon de Kabo Blanc-Nez kadre de Pas-de-Calais
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Kabo Blanc-Nez kadre de Francio
Vidu situon de Kabo Blanc-Nez kadre de Francio
DEC
Map
Kabo Blanc-Nez

Vikimedia Komunejo:  Cap Blanc-Nez [+]
Retpaĝaro: TTT-ejo pri Kaboj Gris-Nez kaj Blanc-Nez

Direktivo Oiseaux (birdoj)
vdr

Ĝi konsistas el krutaj klifoj el kalko kaj marno. Tiuj klifoj altas ĝis 134 metroj (151 metroj laŭ Konservatorio de Marbordo) super roka flusejo.

Ĝi estas unu el la simbolaj lokoj de Regiona natura parko de Kaboj kaj Marĉoj de Opale, kiu estas unu el la du grandaj lokoj de « Grand Site des Deux Caps ». Sur la klifo kreskas herba erikejo, je kvalito ligita al la grundo, al la ventoj kaj al la salitaj ondoŝprucaĵoj. Tiuj herbaj areoj estas ĉirkaŭataj de grandaj kulturoj kun militaj spuroj (bombkrateroj de la dua mondmilito ).

En klara vetero, eblas distinge observi la klifojn de la anglaj bordoj, Kabon Gris-Nez kaj golfon de Wissant sudokcidente, la flandrian ebenaĵon norde, la montetojn de Bulonjlando oriente.

Geologio redakti

 
Kabo Blanc-Nez vidata de Kabeto Blanc-Nez.

Kabo Blanc-Nez kaj la montetoj al ĝi asociitaj konsistigas kreston kun malebena reliefo, kiu estas la norda branĉo de antiklinalo de Artezo. Piede de tiuj blankaj klifoj restas spuroj de malnova kvaternara bordo, fosiliigita per la mara ebenaĵo. Tranĉo de tiu fosiliigita plaĝo konsistigas esceptan kuriozaĵon, internacie faman.

Mediaj kaj biogeografiaj aspektoj redakti

 
Kabo Blanc-Nez kaj, fone, Kabo Gris-Nez

Tiu loko enhavas la solan loĝlokon laŭ tipo "kalka herbobedo" situanta marborde en la tuta mara fasado de regiono Nord-Pas-de-Calais.

Flaŭro redakti

Kalkaj herbejoj unikaj en la regiono kaj verŝajne en Francio (endemiaj specioj de Bulonjlando) pluestas supre de klifoj. Ili gastigas esceptan flaŭron, el kiu du novaj specioj por franca flaŭro, kaj la maloftega genciano amara (Gentianella amarella). La mara krambo estas unu el la simbolaj specioj ; ĝi estas praplanto de ĉiuj kultivataj brasikoj. Origano kaj timiano parfumas la vegetalan tapiŝon kie kreskas ankaŭ kloro, eŭfrazio, skabiozopoligalo, heliantemo, diversaj orkidacoj. La nealireblaj klifoj ebligas kreskon de apartaj specioj kiaj la klifbrasiko.
Bedaŭrinde, la loko multe suferis pro sia turisma allogo. Aldoniĝanta al diversaj rubĵetoj, la tro multa tretado transformis la herbejojn kaj loke la patrina roko surface aperas : la flaŭro malriĉiĝas kaj iuj specioj fine malaperas. De 1987, departemento Pas-de-Calais kaj Konservatorio de Marbordo provas protekti tiujn altvalorajn naturajn areojn. Tial, la loko estis restrukturita en 2005, kun aparte la forigo de parkumejoj de Blanc-Nez kaj de Escalles.

Faŭno redakti

La herbejoj gastigas precipe paseroformajn birdojn, el kiuj la ruĝkola saksikolo (Saxicola rubicola). La klifoj estas grava nestiĝa loko dank'al multaj anfraktoj kaj kavernetoj en la kalka vando : monedo, murhirundo, norda fulmaro, turfalko, trifingra mevo, ŝterno, arĝentmevo, ktp.

Dum la periodoj de birdomigrado (printempo, aŭtuno), la borda kresto - vera ekologia koridoro - tuteŭrope grava por la birdoj - estas laŭlonge irata kaj flugata de milionoj da migraj birdoj.

De sur la klifoj, atenta observanto per bonaj binokloj kelkfoje povas vidi fokojn kaj etajn cetacojn.

Klasadoj kaj biena protektado redakti

 
Kabo Blanc-Nez kaj marĉoj de Tardinghen.

La loko estas jam klasita pro sia escepta [pejzaĝo|pejzaĝa]] kaj ekopejzaĝa intereso.

Ĝi estas parto de eŭropa reto Natura 2000[1] (loko FR3100477).

Aldona klasado en reto Natura 2000 en maro estas antaŭvidita antaŭ mezo de 2008[2] kaj pro tio ĝi havas apartan gravecon por la tuteŭropa ekologia reto kaj por la regiona verda reto kaj la nacia verda kaj blua reto.

Komence de jaro 2009, 116 hektaroj estis akiritaj fare de Konservatorio de marbordo (de 1987 - 2003), en 23 subskribitaj akiraktoj, sur komunumoj Escalles kaj Sangatte. La akiritaj terparceloj estas regataj de EDEN 62 kun la regiona natura parko de Kaboj kaj Marĉoj de Opale.

Historio redakti

La kabo estas verŝajne delonge gvidosigno por maristoj kaj kartografoj ;
Laŭ geografio de Ptolemeo, reuzita de aliaj malnovaj aŭtoroj, la « blanness » (Kabo Blanc-Nez) pli antaŭ staris per unu leŭgo enmare (la bordo estis modifita de tiu epoko pro kliferozio).

Memoriga loko redakti

 
Spuroj de bombadoj de la dua mondmilito, ĉiam videblaj de Kabo Blanc-Nez. Foto farite en vintro en februaro 2010.

Supre staras bunkroj datiĝantaj de la dua mondmilito. Spuroj de bombado estas ankoraŭ videblaj post pli ol 50 jaroj.

Monumento en formo de obelisko, nomita "Dover Patrol" (esperante doverpatrolo) estis starigita supre de la kabo. Ĝi estas dediĉita al doverpatrolo kaj simboligas la vivoferon de francaj kaj britaj soldatoj, kiuj defendis Dover-kalezan Markolon, alte strategian, dum la unua mondmilito. Leon De Keyser, arkitekto en gento en Belgio estas la aŭtoro de tiu monomento, S-ro Martiny, entreprenestro en Bruselo en Belgio, estas la realiginto.

Sur la sudokcidenta flanko, pavimo montras skribon per majusklaj literoj fluge videblan : "Gloire à Marie Médiatrice" (esperante Gloron al Maria mediaciantino). Ĉiu litero estas alta je proksimume 7 metroj kaj la tuto, laŭ du linioj, estas longa je sesdeko da metroj.

 
Monumento de doverpatrolo.

Toponimio redakti

En malnova nederlanda lingvo: Blankenesse. Blanconneïs & Blacquenés (1546), Blacquenay (1550), Blakne (1553), Leblancnes (1583), Blanez (1672), Kaap Blankenes (1774).

De la meza nederlanda blanke nese « kabo brila, blanka »

Rimarkigo : la malsamaj normandaj Nez (Nez de Jobourg, ktp.) ne venas de la nederlanda lingvo, sed de la malnovnordlanda lingvo nes kun sama senco.

Laboroj redakti

Kabo Blanc-Nez profitas grandskalan savprogramon gvidata de departementa konsilio de Pas-de-Calais, kaj financata ankaŭ de regiono Nord-Pas-de-Calais, Ŝtato kaj Eŭropa Unio. Renaturigo de la malnovaj parkumejoj, renovigo de la supro de la kabo, inaŭguro de monumento de doverpatrolo. Ĉiuj tiuj klopodoj estas kunigitaj por redoni novan junecon al tiuj klifoj. Operacio "Grand Site des Deux Caps" ankaŭ tuŝas Kabon Gris-Nez.

Kontraŭ la monteto, kavo nomita « Fond Pignon » ricevis sur 30 hektaroj, malantaŭ digo alta je 35 metroj, proksimume 5,3 milionojn da kubaj metroj da koto el blua kalko eltirata de francaj skipoj, kiuj fosis la tunelon sub Manika Markolo. Tiu koto senakviĝas iom post iom por esti rekoloniita per vegetaloj. Por ke ĝi ne estu eroziata per pluvoj kaj rapide integriĝu en la pejzaĝo, la digo estis prisemita per semoj prenitaj sur la loko mem, dank'al Botanika Konservatorio de Bailleul. 70 hektaroj estas paŝtiĝataj de brutaroj de lokaj bredistoj por teni la herbejojn kun malaltaj herboj favoraj al specioj de malfermaj medioj, kiujn brakipodioj kaj bromoj tendencas malaperigi.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti