Kabo Orange (portugale Cabo Orange) estas kabo en la marbordo de Brazilo, separata el la marbordo de la Franca Gujano per granda golfo kie venas akvo el la estuaro de la rivero Ojapoke (en portugala Rio Oiapoque). La Kabo Orange estas la plej norda pinto de la Brazilia subŝtato de Amapao. Ĝi situantas en areo de tajda marĉo protektata en la Nacia Parko Kabo Orange.

Kabo Orange
kabo [+]
SituoBrazilo, Amapao
- koordinatoj4° 26′ 29″ N, 51° 31′ 13″ U (mapo)4.44138889-51.52027778Koordinatoj: 4° 26′ 29″ N, 51° 31′ 13″ U (mapo) [+]

Kabo Orange (Brazilo)
Kabo Orange (Brazilo)
DEC
Kabo Orange
Kabo Orange
Map
Kabo Orange
vdr

En Brazilo, kaj la Kabo Orange kaj la najbara elfluo de la rivero Ojapoke estas ofte erare konsiderataj la plej norda pinto de la lando, kaj ĝis meze aŭ fine de la 20a jarcento tiu informo povus esti trovata eĉ en plej brazilaj lernolibroj. Fakte, la plej norda pinto de Brazilo estas tre interne je centoj de kilometroj el tie, ĉe Monto Caburaí en la subŝtato de Rorajmo, je preskaŭ tuta grado pli norde. Tamen, Kabo Orange ja estas la plej norda pinto de la brazila marbordo; la plej okcidenta bordo de la kabo finas je la estuaro de la Ojapoke, kies elfluo markas la finon de la brazilia marbordo.

Ĝi estas la ununura loko en Braziliaj marbordoj kie la Amerika flamengo (Phoenicopterus ruber) nestumas.

04° 26′ 31″ N 51° 31′ 07″ U / 4.44194 °N, 51.51861 °U / 4.44194; -51.51861 (mapo)

Eksteraj ligiloj redakti