Kabo Peloro (ankaŭ nomata Pinto de la Lumturo kaj konata de la mesinanoj nur kiel Faro -Lumturo-) estas la ekstrema nordorienta pinto de Sicilio, kies teritorio estas parto de la municipo Mesino, distrikto Torre Faro, proksime al la lagoj de Ganzirri.

Kabo Peloro
kabo [+]
SituoItalio, Sicilio
- koordinatoj38° 15′ 53″ N, 15° 39′ 3″ O (mapo)38.2647222215.65083333Koordinatoj: 38° 15′ 53″ N, 15° 39′ 3″ O (mapo)

Kabo Peloro (Sicilio)
Kabo Peloro (Sicilio)
DEC
Kabo Peloro
Kabo Peloro

Kabo Peloro (Italio)
Kabo Peloro (Italio)
DEC
Kabo Peloro
Kabo Peloro
Map
Kabo Peloro
vdr
Pinto de la Lumturo, el Kalabrio.

Ĝi konsistas el malalta sabla lango situanta sude de la sudokcidenta parto de Kalabrio, preskaŭ kontraŭ la vilaĝeto Cannitello, kaj kiu finiĝas preskaŭ ĉe loĝloko Santa Trada, kie troviĝas la kalabria turo de la elektrodukto de la markolo. La sicilia kolono situas tuj apud la ekstrema pinto de Kabo Peloro, kie situas Cariddi.

Ĝi konsistigas la nordan enirejon de la Markolo de Mesino kaj tial estas indikita kiel tre grava lumturo por navigado. Ĝi estas la renkontejo inter la Ionia Maro kaj la Tirena Maro, tial ĝiaj marbordoj estas trairitaj de tre fortaj fluoj, pro kiuj la formo de la strandoj ŝanĝiĝas ĉiujare.

La lageto de Kabo Peloro ankaŭ estas loko de internacia graveco, inkluzivita en la Akvo-projekto de Unesko ekde 1972, kaj loko de nacia graveco agnoskita de la Itala Botanika Socio. Pli ol 400 akvaj specioj vivas en la naturrezervejo, el kiuj almenaŭ dek estas endemiaj.