Kaboverda kanbirdo

La Kaboverda kanbirdo (Acrocephalus brevipennis) estas afrotropisa paserina birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. Ĝi reproduktiĝas en la insuloj kaj suda kaj okcidenta Santiago kaj norda Fogo en Kabo-Verdo. Ili iam reproduktiĝis ankaŭ en Brava kaj San-Nikolao.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaboverda kanbirdo
Kaboverda kanbirdo
Kaboverda kanbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. brevipennis'
Acrocephalus brevipennis
(Keulemans, 1866)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ovoj de Acrocephalus brevipennis - Muzeo de Tuluzo

Tiu malgranda paserina birdo estas specio troviĝanta en tre densaj valoj, kaj evitanta pli sekajn areojn. Ili nestumas en kareksejoj; la ino demetas 2-3 ovojn en pendigita nesto.

Tiu estas mezgranda kanbirdo, pli granda ol la Eŭrazia kanbirdo. Ĝi similas al tiu birdospecio laŭ aspekto, grizbruna supre, grizecblanka sube, pli nuancbruna en brusto kaj flankoj kaj pli blankeca en gorĝo kaj ventro, sen evidentaj markoj. Ĝi estas 14-16 cmlonga. La beko estas longa kaj pintakra, dum la kruroj kaj fingroj estas nigraj. Ambaŭ seksoj estas similaj. La voĉo estas laŭta, eksploda kanto kun klaraj fajfoj kaj svaga trilado aŭdata la tutan jaron, sed plej intense inter aŭgusto kaj novembro. La kanto estas distinka likvideca bolantaĵo, kiel de piknonoto.

Malgrandaj grupoj foje manĝas komune en fruktantaj figarboj Ficus spp., kune kun la Nigraĉapa silvio, Sylvia atricapilla. La geografia izolado de tiu birdo en la insuloj de Kabo-Verdo evitas konfuzon kun aliaj similaj specioj.

La populacio estas ĉirkaŭkalkulta je 1,000 – 1,500 kaj malpliiĝas en malgranda teritorio de nur ĉirkaŭ 1,300 km². La origina habitato estis probable arbustaro en montodeklivoj kaj kareksejoj aŭ kanejoj, arbaroj, terkultivejoj kaj ĝardenoj ĉefe ĉe akvoj en valoj en habitatoj de ĝis 1000 m (kvankam ĉefe pli malalte kaj iam ĝis nur 500 m). En 2004 populacio de interna Santiago loĝis en arbaro de eŭkalipto kun densa, arbusta subkreskaĵaro je 800-1000 m. En San-Nikolao ĝi loĝis malgrandajn, densajn kanekojn de Arundo donax ĉe riverbordoj, ofte kun arbustoj kaj fruktarboj. En Fogo ĝi loĝis kafoplantejojn kaj maizkampoj. Ili reproduktiĝas ĉefe en aŭgusto al novembro, sed la reprodukta sezono povas etendiĝi kiel respondo al la pluvsezono.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti