En okcidenta muzikteorio, kadenco (latine: cadentia, "falo") estas certa sinsekvo de intervaloj (cezuro) aŭ akordoj, kiuj finas frazon, sekcion, aŭ pecon de muziko. Kadencoj donas al frazoj klaran finon, kiu povas, ekzemple, indiki al la aŭskultanto, ĉu la peco daŭros aŭ konkludiĝos. Oni povas fari analogion al interpunkcio, laŭ kiu iaj malpli fortaj kadencoj agas kiel komoj, indikante paŭzon aŭ momentan silenton, dum pli forta kadenco tiam agas kiel la punkto, indikante la finon de la muzika frazo. Kadencoj estas nomataj "malfortaj" aŭ "fortaj" laŭ tio, kiel fina estas la sento de ili kreata, kaj la perfekta kadenco plenfina estas la plej forta speco.

En muziko de la komunpraktika periodo, estas kvar ĉefaj specoj de kadenco: plenfinaj, plagalaj, dominantaj, kaj interrompitaj. Ĉiu el tiuj specoj povas esti plu distingita kiel perfekta aŭ neperfekta. Ĉiu kadenco povas esti priskribita per la romicifera sistemo de nomado de triadoj (vidu akordo):

  • Kadenco plenfina: V ĝis I. La termino kadenco perfekta estas iafoje uzata kiel sinonimo por kadenco plenfina, sed povas havi ankaŭ pli precizan signifon:
    • Perfekta kadenco plenfina: V ĝis I, la akordoj devas esti en radika pozicio, t.e. la radiko de la akordoj devas esti en la baso, kaj la radiko de I devas esti ankaŭ en la plej alta voĉo
    • Neperfekta kadenco plenfina: V ĝis I, unu aŭ pli multaj el la akordoj estas invertitaj aŭ ne en radika pozicio aŭ la radiko de la I ne estas en la plej alta voĉo
  • Kadenco dominanta (aŭ duonfina): iu ajn akordo (ofte I aŭ IV) ĝis V
  • Kadenco plagala: IV ĝis I, konata kiel la "kadenco amena"
  • Kadenco interrompita (aŭ surpriza): V ĝis iu ajn akordo krom I (tipe vi)

Ni notu, ke tiuj ĉi akordaj sinsekvoj ne nepre konsistigas kadencon — devas esti sento de fermiĝo, kiel je la fino de frazo. Kadencoj en frua muziko, ekzemple, estas malsamaj kaj pli diversaj, estante bazitaj sur diadoj.

"Malpermesitaj" sinsekvoj povas esti rekonsideritaj kiel permesitaj sinsekvoj. Ekzemple, I-V-IV-I, kiu estas malpermesita pro la movo V-IV, povas esti konsiderata kiel duobligita kadenco plagala: I-IV/V-V-IV-I.

Edward Lowinsky konsideris la kadencon la "lulilo de tonaleco". (Judd, 1998)

Klozuloj redakti

Klozulo estas kadenco diada aŭ intervala, kaj ne akorda aŭ harmonia. Ĝi postulas almenaŭ du voĉojn en kontraŭa movo. Laŭ Carl DAHLHAUS (1990), "ankoraŭ en la 13-a jarcento la duonduton oni spertis kiel ĝenan intervalon ne facile kompreneblan, kiel la neracian restaĵon inter la perfekta kvarto kaj la dutono [4/3 / (9/8)2 = 256/243!]." En melodia duonduto, nenia "inklino estis perceptata de la malsupra tono al la supra, aŭ de la supra al la malsupra. La dua tono ne estis rigardata kiel la 'celo' de la unua. Anstataŭe, la duonduto estis evitata en klozuloj ĉar al ĝi mankis klareco kiel intervalo." En la 13-a jarcento kadencoj ekpostulis movon en unu voĉo per duonduto kaj en la alia per plenduto en kontraŭa movo.

Fonto redakti

  • Judd, Cristle Collins (1998). "Introduction: Analyzing Early Music" (Enkonduko: analizo de frua muziko), Tonal Structures of Early Music (Tonalaj strukturoj de frua muziko) (red. Judd). Novjorko: Garland Publishing. ISBN 0815323883.

Vidu ankaŭ redakti