FRESH estas akronimo de la angla nomo Focusing Resources on Effective School Health (esperante: Koncentri Rimedojn al Efika Lerneja Sano), interagenteja kadro kreita de Unesko, UNICEF, la Monda Organizaĵo pri Sano, kaj la Monda Banko, lanĉita ĉe la Forumo pri Eduko de Dakaro de 2000, kiu inkluzivas la sperton kaj sciaron de ĉi tiuj kaj aliaj agentejoj kaj organizoj. Ĝi estas tutmonda programo por plibonigi la sanon de lernejaj infanoj kaj junuloj.[1]

Celoj redakti

FRESH celas plibonigi ŝancojn de lernado por infanoj kaj junuloj per plibonigi ilian sanon, sed ĝi ne estas nur la donado de lernejaj sanservoj. FRESH estas kombinaĵo de agado en kvar areoj:[2]

Ĝi havas tri subtenantajn strategiojn:[3]

  • Efika kunlaborado inter la eduka kaj sana sektoroj
  • Komunuma kunlaborado
  • Studenta partopreno

Graveco al Unesko redakti

Unesko konsideras ĉi tiun projekton grava, laŭ ĝia enkonduko:[4]

Je la tagiĝo de la 21a jarcento, la lerna potencialo de infanoj kaj junuloj en ĉiu lando en la mondo estas malhelpita de kondiĉoj kaj kondutoj, kiuj insidas la fizikan kaj emocian bonfarton, kiu ebligas lernadon. Malsato, nutromanko kaj manko de mikronutraĵoj, intestaj infektoj, kaj aliaj veneraj infektoj, malario, perforto, misuzo de drogoj kaj alkoholo minacas la sanon kaj vivojn de la infanoj kaj junuloj, en kiuj la penoj de Eduko Por Ĉiuj estas plej investitaj.
Granda pruvaĵaro subtenas metodojn de la disvolvado de politiko, sanprogresiga mediŝanĝo, kapablo-baza saneduko, kaj lernej-bazaj sanservoj strategie kombiniĝas por trakti prioritatajn problemojn de sano, kiuj interrompas la lernadon por la laŭcela grupo. Tiaj metodoj etendas la komprenon de sano, ke ĝi inkluzivas emocian/mensan kaj socian bonfarton kune kun fizika sano.

Enretaj iloj redakti

Enretaj iloj estas haveblaj libere al ĉiuj:

Tutmondaj defioj redakti

FRESH estas ligita al tri tutmondaj defioj:

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-04. Alirita 2021-06-26.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-02. Alirita 2021-06-26.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-12-19. Alirita 2021-06-26.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-04. Alirita 2021-06-26.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-04. Alirita 2021-06-26.
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-04. Alirita 2021-06-26.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-12-12. Alirita 2021-06-26.
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-06. Alirita 2021-06-26.
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-01. Alirita 2021-06-26.
  10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-04. Alirita 2021-06-26.
  11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-04. Alirita 2021-06-26.
  12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-04. Alirita 2021-06-26.
  13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-12-13. Alirita 2021-06-26.
  14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-16. Alirita 2021-06-26.
  15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-04. Alirita 2021-06-26.
  16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-04. Alirita 2021-06-26.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo FRESH Framework en la angla Vikipedio.