La kafejo Flore (france Café de Flore) estas fama kafejo de Parizo. Ĝi troviĝas en la kvartalo Saint-Germain-des-Prés kaj ĉe la bulvardo Saint-Germain, en la 6-a arondismento de la franca ĉefurbo.

Kafejo Flore

La kafejo naskiĝis je la komenco de la Tria Respubliko, verŝajne en 1887. La nomo "Flore" devenas de skulptaĵo kiu stariĝis sur la alia flanko de la bulvardo.

Je la fino de la 19-a jarcento, la verkisto Charles Maurras redaktis tie sian verkon Sous le signe de Flore. Multaj intelektuloj, interalie Jean-Paul Sartre kaj Simone de Beauvoir, kutimis frekventi la kafejon.

Kafejo de Flore estas ornamita en 1925-stila artdeka stilo kun ruĝaj, mahagonaj seĝoj kaj speguloj, kaj ĝia aspekto ŝanĝiĝis nur iomete ekde la dua mondmilito. Ĝia ĉefa konkuranto, Kafejo Les Deux Magots estis favorata de la franca intelekta elito en la periodo post la dua mondmilito, sed la ekvilibro ree ŝanĝiĝis favore al kafejo Flore je la 1990-aj jaroj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti