Kafejo Les Deux Magots

Les Deux Magots (prononco [le dø maɡo], "la du [fremdlandaj] komercistoj") estas fama kafejo de Parizo. Ĝi troviĝas en la kvartalo Saint-Germain-des-Prés, en la 6-a arondismento de la franca ĉefurbo.

la kafejo "Les Deux Magots" en 2006

Deveno de la nomo redakti

La nomo de la kafejo devenas de la nomo de eksa butiko de novaĵoj, kiu iam situis sur la sama loko (6, placo Saint-Germain-des-Prés).

Historio redakti

La kafejo aperis ĉirkaŭ la jaro 1885. Pluraj verkistoj tiam ekkutimis kuniĝi tien, interalie Paul Verlaine, Arthur Rimbaud kaj Stéphane Mallarmé. Ekde tiam, la kafejo ĉiam konservis gravan rolon por la kultura vivo de Parizo.

En 1933, la kreado de la premio Deux Magots konfirmis ĝian literaturan rolon. La kafejo estis sekve frekventita de multaj artistoj, ekzemple Elsa Triolet, André Gide, Jean Giraudoux, Pablo Picasso, Fernand Léger, Jacques Prévert, Ernest Hemingway, Jean-Paul Sartre, Simone de Beauvoir, Bob WelchUmberto Eco.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti