Kafejo Slavia (ĉeĥe Kavárna Slavia; ĉe Smetanovo nábřeží 1012/2) estas konata praga artista kafejo en la stilo de la 1930-aj jaroj ĉe la riverbordo de Vultavo. Ĝia plej konata meblarero estas la secesistila bildo pri absinttrinkanto de Viktor Oliva. Kiel en aliaj kafejoj en Centra Eŭropo flegitis en ĝi la kafeja literaturo.

Kafejo Slavia
kafejo
Lando Ĉeĥio vd
Situo Malnova Urbo
Situo
Geografia situo 50° 4′ 55″ N, 14° 24′ 48″ O (mapo)50.0818214.413258Koordinatoj: 50° 4′ 55″ N, 14° 24′ 48″ O (mapo)
Kafejo Slavia (Prago)
Kafejo Slavia (Prago)
DEC
Kafejo Slavia
Kafejo Slavia
Situo de Kafejo Slavia
Map
Kafejo Slavia
Retejo http://cafeslavia.cz
vdr
Viktor Oliva: Piják absintu/La absintotrinkanto (1901)

Historio redakti

La kafejo aranĝitis jam en 1884 kiel danckafejo en la loĝdomego Palac Layanskiych kiun proprietis grafo Leopold Lažanský de Buková[1] La novkonstruo de la najbara Nacia teatro ekde 1868 pluse plivigligis la trafikon en la apudaj gastejoj. Inaŭguro okazis en la 30.8.1884 kaj la situo ĉeteatrejo estis vere ege profitdona. Inter la kutimgastoj estis ankaŭ Bedřich Smetana kiu intertempe eĉ loĝis tie ĉi, la aktoro Jindřich Mochna kaj la reĝisoro Jaroslav Kvapil. Dum la du mondmilitoj la kafejo alikonstruitis laŭ la modo de la franca Art déco-maniero; kunvenis tie ĉi la aŭtoroj Karel Čapek, Jaroslav Seifert kaj pli malfrue Václav Havel. La avangardista ĉeĥa porartista societo Devětsil ankaŭ flegis kunvenadi tie ĉi.

Ekde la komenco la lokalo frekventitis plimulte fare de ĉeĥlingvanoj; tamen kaj Egon Erwin Kisch kaj la lasta germanlingva rakonstisto praga Lenka Reinerová kutimgastis. De tempo al tempo renkontiĝis ankaŭ anoj de la t.n. Vendredrondoj (Pátečníci).

Rainer Maria Rilke porĉiamigis la Slavia-kafejon sub la nomo "Café National" en la noveloj König Bohusch kaj Die Geschwister. Ankaŭ en la libro Der Halleysche Komet de Jaroslav Seifert la kafejo rolludas. En la poemo Cafe Slavia (1967) Seifert priskribas la viziton de Guillaume Apollinaire.[2]

Ota Filip verkis en la 1985-a jaro la romanon Cafe Slavia[3] kaj Reiner Kunze titoligis ĉapitreron de la libro Die wunderbaren Jahre laŭ la praga kafejo.[4]

Dum la komunismaĉaj jaroj la kafejo ŝtatigitis kaj poste estis ludono en 1992 al entreprenistino rusa-amerika. En 1997 iĝis ĝia nova malfermo; en niaj tagoj ĝi estas ŝatata kafetrinkloko kaj de lokuloj kaj de turistoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Pri grafo Leopoldo Lažanský
  2. Traduko: Je la honoro de la poeto drinkitis absinto pli verda ol ĉio verda; kiam ni rigardis tra la fenestro ni vidis la riveron Sejno fluanta sub la kajo. Ho, Sejno!
  3. Nova eldono germanlingva: Cafe Slavia. Herbig, München 2001, ISBN 3-7766-2255-5.
  4. Reiner Kunze: Die wunderbaren Jahre. Fisc her, Frankfurt am Main 1976, ISBN 3-10-042003-9.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Café Slavia en la germana Vikipedio.