Kahun Ginekologia Papiruso

La Kahun Ginekologia Papiruso (konata ankaŭ kiel Kahun Papiruso, Kahun Medicina Papiruso, aŭ UC 32057) estas la plej antikva konata medicina teksto de ajna tipo. Datita el ĉirkaŭ 1800 a.K., ĝi temas pri sano de virinoj- nome ginekologiaj malsanoj, fekundeco, gravedeco, kontraŭkoncipiloj, ktp.

Kahun Ginekologia Papiruso.

Ĝi estis trovita ĉe El-Lahun (Faijum Oazo, Egipto) fare de Flinders Petrie en 1889[1] kaj unuafoje tradukita fare de F. Ll. Griffith en 1893 kaj publikigita en The Petrie Papyri: Hieratic Papyri from Kahun and Gurob. Ĝi estas konservata ĉe la University College London. La postaj Berlina Papiruso kaj la Ramesea Papiruso 4a kovras multon el sama fono, ofte havigante identajn preskribojn.[2]

La teksto estas dividata en 34 sekcioj, el kiu ĉiu sekcio temas pri specifa problemo kaj enhavas diagnozon kaj traktadon; neniu prognozo estas sugestata. Traktadoj estas ne-kirurgiaj, enhavante aplikadon de kuraciloj al la sufetanta korpoparto aŭ englutante ilin. La utero estas foje konsiderata fonto de plendoj manifestantaj sin ankaŭ en aliaj korpopartoj.[3]

Bibliografio redakti

  • Michael Worton, Nana Wilson-Tagoe, National Healths: Gender, Sexuality and Health in a Cross-Cultural Context, Londono: eldonejo Routledge Cavendish 2004
  • Ann Rosalie David, The Pyramid Builders of Ancient Egypt: A Modern Investigation of Pharaoh's Workforce, Londono: eldonejo Routledge 1996
  • Michael J. O'Dowd, Elliot Philipp, The History of Obstetrics and Gynecology, Informa Health Care 2000, p.43
  • Laurinda S. Dixon, Perilous Chastity: Women and Illness in Pre-Enlightenment Art and Medicine, Cornell University Press 1995

Notoj redakti

  1. Worton & Wilson, op.cit., p.192
  2. David, op.cit., p.124
  3. Dixon, op.cit., pp.15 f.

Eksteraj ligiloj redakti