Kairno (de la skotgaele: ŝtona moumento) aŭ esperantigite kairno estas speciala artefarita monteto en la Unuiĝinta Reĝlando, Irlando kaj Francujo el rompŝtonojrulŝtonaĵo kun kameroj. Ĝi estis konstruita dum la ŝtonepoko. La ofte rondaj montetoj estas ĉirkaŭita de ŝtoncirklo (ringkairno) el megalitoj, sekmasonaĵo aŭ (intertempe forputriĝintaj) lignaj palisoj. Ekzistas ankaŭ kompleksaj formoj kiel la kairnoj de Camster aŭ treudd kaj tri-radia kairno. Ekzistas kairnoj kiel en Heapstown, Knocknarea aŭ Kesh Corran ĉe kiuj estas ne klare, kiaj megalitaj instalaĵoj ili estis.

dolmeno de Ronc Traoucat, Francujo.

Distingo redakti

La plej ofte neolitikaj kairnoj ne estas intermiksitaj kun tiel nomataj ŝtonmontetoj.

Disvastigo redakti

Kameraj kairnoj (chambered cairns) de la Britaj Insuloj redakti

La kameraj kairnoj estas rondaj kaj oblikvaj montetoj, kiuj estis kreitaj dum la ŝtonepoko kaj kiuj kovras megalitajn instalaĵojn. La interna ronda kamero (ankaŭ kameroj) estas pli grandaj ol ŝtonkesto kaj en ili mortintoj estis entombigitaj. Kameraj kairnoj troviĝas precipe en Skotlando kaj Kimrujo. Ekzistas rondaj formoj kiel unu el la kairnoj de Camster respektive Clava-kairnoj kaj neregulaj formoj kiel la grupo de la Clyde-tomboj kaj la kortotomboj, kiuj nomiĝas ankaŭ D-formaj kairnoj (Ormiegill North, Pettigarths Field). Grupo de orientskotaj instalaĵoj nomiĝas chamberless longcairns (senkameraj longkairnoj). Parto de la instalaĵoj estis palisokonstruaĵoj, ĉar mankis grandaj ŝtonoj en kelkaj regionoj, kiuj estas prilaboreblaj per la iloj de tiu epoko. Ili similas al la anglaj tumuloj (termontetoj). Variantoriĉa formo de koridortomboj (passage tombs) estas trovebla sur la nordskotaj insuloj. Ĉe la koridortomboj troviĝas kelkfoje ankaŭ kombinaĵoj el ŝtonaj kaj teraj montetoj. La kimraj instalaĵoj estas longkairnoj (kimre Carneddau cellog hir, ekzemple Capel Garmon kaj rondaj kairnoj kiel Bryn yr Hen Bobl. En Kornvalo oftas rondaj kairnoj kun ŝtonkestoj centre (Trewortha Cairn).

Irlandaj insuloj redakti

Ekzistas pli ol 500 kairnoj en Irlando. La kairnoj (A−M) de Carrowkeel en la graflando Sligeach kaj la ĉ. 30 parte kun petroglifoj ornamitaj kairnoj de Loughcrew en la graflando An Mhí kaj tiuj sur Slieve Gullion estas rondaj ĝis ovalaj. La kairnoj de Heapstown kaj Knocknarea en la graflando Sligeach apartenas al la plej grandaj en Irlando. Longaj kaj komplekse formitaj kairnoj troviĝas plej ofte en la norda parto de la insulo kortotomboj. Kojnoforma monteto havas frubronzepokaj kojnotombojn.

Sur la orienta duono de la irlanda insulo troviĝas ĉefe termontetoj. La plej konata tipo enhavis ŝtonkeston de la tipo de Linkardstown. Ĝi estas el la bronzepoko. Ankaŭ parto de la portaltomboj estis verŝajne kovritaj de termontetoj.

Francujo redakti

En Francujo oni nomas la cairn kiel ŝtonmetadoj de diversaj specoj. La loko Carnac, kie staras ĉ. 3000 menhiroj havis sian nomon de la samsignifa bretona vorto „carn“ . Krome ekzistas ĉi tie la esprimo tumulo. Tio estas ĉefe el tero farita ronda aŭ longa monteto, kiu povas enhavi unu aŭ plurajn megalitajn instalaĵojn (dolmeno) de diversaj tipoj. Ili estas kovritaj per tero (tumulo de Kercado).

Italujo redakti

En Apulio la ĝis 10 m altaj tumuloj de Specchia.

Skandinavio redakti

La bronzepoka varianto de la kairno estas nomata en Skandinavio Röser (Röjr), kiuj precipe en Svedio kovras neolitikajn ŝtonkestojn.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • P.-R. Giot: Vorgeschichte in der Bretagne. Menhire und Dolmen. Editions d'Art Jos le Doaré, Chateaulin 1991, ISBN 2-85543-076-3.
  • Frances Lynch: Megalithic tombs and Long Barrows in Britain. Shire, Princes Risborough 1997, ISBN 0-7478-0341-2 (Shire archaeology 73).
  • Elizabeth Shee Twohig: Irish Megalithic tombs. Shire, Princes Risborough 1990, ISBN 0-7478-0094-4 (Shire archaeology 63).

Eksteraj ligiloj redakti