En la Nova testamento, Kajafas estas la ĉefpastro, al kiu Jesuo estas kondukita post sia aresto (Mateo 26:57).

La Londona Biblio kaj PIV2002 havas la grekan formon Kajafas, sed la nomo estas aramea, kaj ne ĉiuj lingvoj kopias la grekan finaĵon: en pluraj lingvoj estas Kajafa, kaj en la franca estas Caïphe. Tial, Kajafo eble estus pli bona formo en Esperanto.


Vidu ankaŭ redakti