Kajapooj
La Kajapooj estas indiĝena tribo en la regiono de Mato Grosso (Brazilo). Ili vivas ĉe la rivero Xingu, branĉorivero de la Amazono. La tribo havis en 2003 7 096 membrojn.
Kajapooj | |
---|---|
Indiĝenaj popoloj | |
Suma populacio | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
Mẽbêngôkre • Ĵeaj lingvoj | |
Vivmaniero redakti
La tribo, malgraŭ la izoliteco en la pluvarbaro, faras agrokulturon, kiu indikas setlecon. Ili vivas en rondaj kabanoj. La virinoj portas rondajn kaj altajn korbojn, kiuj estas ornamitaj per buntaj kvastoj. Multaj en la tribo uzas radiofonojn, kiujn ili ricevis de esploristoj.
Vidu ankaŭ redakti
Retejoj redakti
- Kajapooj, Indianaj kulturoj en la mondo (angle)