La kajmana dolaro estas la nacia valuto de la Kajmana Insularo. Unu dolaro estas dividita je cent cendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas KYD. Perdifine ĝi estas fikse ligata al la usona dolaro per kurzo 1 KYD = 1,2 USD, kio korespondas al 1 USD = 0,83333 KYD. En praktiko, kiel montras la ekzempla kurzo de la 6-a de novembro 2010 en la dekstra informkesto, la komercataj valutaj kurzoj tamen iom varias.

Kajmana dolaro
valutodolaro
Ŝtato: Kajmana Insularo
Subdivido: 100 cendoj
Kodo laŭ ISO 4217: KYD
Mallongigo: $ aŭ CI$
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 0,806802 KYD

1 eŭro = 1,13212 KYD (la 6-an de novembro 2010)

vdr

Eksteraj ligiloj redakti


 
monero de 25 kajmanaj cendoj de 1992