La kajpira farunaĵo (portugale bolinho caipira) estas brazila fritata bakaĵo kaj farĉata kun viando (aŭ "sojviando", por veganoj), kaj tradicia plado en la kulturo caipira. Oni kreis ĝin en la interno de San-Paŭlio.[1]

Kajpira farunaĵo
Lavovazo kun frititaj kajpiraj farunaĵoj
Lavovazo kun frititaj kajpiraj farunaĵoj
Origino Brazilo
vdr

Kvankam ne estas konsento pri la aŭtoreco de la manĝajo, la farunaĵo fariĝis tradicia en la regiono tra la jaroj, kaj oni kuiras ĝin ĉefe dum juniaj festoj kaj kermesoj[2]

História redakti

Oni ne multe scias pri la deveno de la manĝaĵo, pro la manko de historiaj aŭ fotaj registoj, kaj la recepto transveturis la jarojn kiel parola tradicio.[3] Estas multaj teorioj pri kie kaj kiam la plado devenis. Unu el ili diras, ke ĝi ekestis antaŭ la portugala koloniigo, inter la puri-indiĝenoj, kiuj uzis fiŝojn de la genroj Odontostilbe kaj Astyanax, kaj faruno, ĝis la veno de la portugaloj, kiuj enplektis porkaĵon al la recepto.[3][4]

Alia hipotezo asertas ke la kajpira farunaĵo ekestis kun la tropeiroj (karavangvidantoj), dum la 17-a jarcento, laŭ Elza Fortunato Carnevalli[2] en São José dos Campos: “la manĝaĵo naskiĝis kun la tropeiroj, antaŭ longe, ili trairis la Valo Paraíba, ĉevale, sekvante la riveron. Manĝhore, ili faris ŝovitan miksaĵon de maizfaruno kaj akvo, spicis ĝin kaj volvis ĝin en Odontostilbe-fiŝeto kaj fritis ĝin”. Tiel, ankaŭ fariĝis la hodiaŭa formo de la kajpira farunaĵo.[5][6] Oni ankaŭ diras, ke la manĝaĵo devenis el la sklaveca epoko.[4]

 
Variaĵoj de la kajpira farunaĵo

Kvankam, oni ankaŭ asertas, ke la manĝaĵon oni kreis en la urbo Monteiro Lobato. Laŭ ĉi tiu versio, la kajpira farunaĵo estis konita antaŭe kiel "farunaĵo de Toninha", pro esti kreaĵo de loĝantino de la urbo. La manĝaĵo estis vendita en la urba bazaro, kaj ĉar la urbo estas centrala en la regiono, la recepto estis facile disvastigis al aliaj urboj en la regiono.[7]

Ĉiaokaze, la unuaj vendregistroj de la farunaĵo ekaperis en 1925 en la urbo Jacareí, kie oni preparis ĝin de Nicota Gehrke, vendistino de la Urba Bazaro. La manĝaĵoj ankoraŭ estas tre popularaj hodiaŭe.[4]

En 2009, regionaj urboj moviĝis, pro ke la manĝaĵo estu agnoskita oficiale kiel kultura kaj historia heredaĵo.[8] En la sekva jaro, oni sankciis tian leĝprojekton en Jacareí[9] agnoskinte la manĝaĵo kiel nemateriala heredaĵo.[10].

 
Kajpira farunaĵo

Trajtoj redakti

Malgraŭ malmulte malsamaj receptoj, la kajpira farunaĵo estas sala plado, manĝata ĉefe en kermesoj kaj juniaj festoj.[6]

Miksata kun maizfaruno, la farĉo estas ĝenerale tranĉata bovaĵokolbaso kaj ĝin ŝovas en la kruda pasto. Do oni fritas kaj surtabligas ĝin.

Pro influo de enmigrintoj de Portugalio kaj tropeiroj, oni ekmetadis porkaĵon, fromaĝofiŝaĵo, depende de la urbo kie oni faras ĝin. Ankaŭ eblas enmeti sojan "viandon" por veganoj.

Referencoj redakti

  1. Bolinho caipira é vedete em junho. Valeparaibano. Arkivita el la originalo je 2007-10-09. Alirita 14 junio 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-09. Alirita 2016-05-09.
  2. 2,0 2,1 SALGADO, Douglas (6a de oktobro 2014). Gastronomia caipira: delícias juninas mantêm sabores tradicionais. O Vale. Arkivita el la originalo je 2016-05-09. Alirita 6a de oktobro 2014.
  3. 3,0 3,1 Jacareí: feira traz variações do bolinho caipira e reafirma valor cultural da iguaria na região. VNews (17/07/2009). Arkivita el la originalo je 2012-12-31. Alirita 2016-05-09. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-31. Alirita 2016-05-09.
  4. 4,0 4,1 4,2 KISS, Janice Orgulho caipira. Globo Rural. Alirita 28 oktobro 2013.
  5. SALGADO, Douglas (6a de junio 2010). Gastronomia caipira: delícias juninas mantêm sabores tradicionais. O Vale. Arkivita el la originalo je 2016-05-09. Alirita 14a de junio 2010.
  6. 6,0 6,1 FERREIRA, Silvia (1a de junio 2009). Bolinho caipira é tradição junina no Vale do Paraíba. Campo News. Alirita 14a de junio 2010.[rompita ligilo]
  7. Você sabia que o bolinho caipira surgiu no município de Monteiro Lobato?. Prefeitura de Monteiro Lobato. Arkivita el la originalo je 2011-05-04. Alirita 14 junio 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-04. Alirita 2016-05-09.
  8. Bolinho caipira será reconhecido como patrimônio cultural em cidades do Vale do Paraíba. VNews (28/06/2009). Arkivita el la originalo je 2017-11-26. Alirita 14 junio 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-11-26. Alirita 2021-08-13.
  9. Feira apresenta variedades do bolinho caipira a partir desta sexta-feira. Fundação Cultural de Jacarehy (24 junio 2013). Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 28 oktobro 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2016-05-09.
  10. ANTUNES, Rosana Feira do Bolinho Caipira agita o Parque da Cidade. O Vale. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 10 oktobro 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2016-05-09.

Eksteraj ligiloj redakti