Kajta generatoro estas koncepto de generatoro nuntempe evoluigata en Italio de la entrepreno SEQUOIA automation. Ĝi uzos la energion de tre alta vento en la troposfero. Ĝi aspektos kiel grandega karuselo. Tiun karuselon turnos kajtoj. La movado de la kajtoj estos regata elektronike per paro de kabloj, kies longeco povos superi mil metrojn. Radarsistemo povas ŝanĝi la direkton de kajtoj ene de sekundoj okaze de obstakloj, ekz-e aviadilojbirdoj.

Esploroj de evoluiga entrepreno SEQUOIA automation taksas ke kajta generatoro povus eligi unu gigavaton, do havos povumon similan al tiu de nuklea centralo. La kostoj eble estos nur 1,5 eŭroj por megavata horo. Tio estas preskaŭ 30-oble malpli ol la averaĝa kosto por megavathoro en Eŭropo.

La mallongigo, kiun SEQUOIA automation uzas por kajta generatoro estas KiteGen (laŭ la angla Kite generator).

Eksteraj ligiloj redakti