Kakemono

japana pendanta rulaĵo de kaligrafiaĵo aŭ pentraĵo

Kakemono (japane 掛物 (かけもの), kakemono) estas japana rulaĵo, uzata por montri pentraĵon, desegnaĵon, aŭ kaligrafiaĵon.

Kakemono (centre) kun ikebano (malsupre dekstre) en tokonomo

Priskribo redakti

La kakemono konsistas el kvar partoj.

  • La supra parto nomiĝas japane  (てん) ten “ĉielo”.
  • La malsupra parto nomiĝas japane  () ĉi “tero”.
  • La maldekstra kaj dekstra partoj de la mezo nomiĝas japane  (はしら) haŝira “kolonoj”, kiuj “subtenas” la ĉielon.

La supraĵo estas pli longa ol la malsupra, ĉar tradicie la kakemono estas spektata demalsupre, tiel ke bona perspektivo necesigas pli longan supraĵon.

Ĉe la fundo de la la malsupraĵo estas stango, nomita ĝikugi japane 軸木 (じくぎ) “aksoligno”, kiun oni uzas por volvi la kakemonon por formeti.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti