La kalaŝa lingvo (endonimo kalashamon) estas lingvo kiu apartenas al la hindarja lingvara subgrupo de la darda lingvaro, parolata en la distrikto de Chitral en la provinco de Ĥajber-Paŝtulando en Pakistano, de ĉirkaŭ 5 000 personoj[1].

Kalaŝa lingvo
natura lingvomoderna lingvo
Darda lingvaro
Parolantoj 5 000
Skribo Kalasha Roman orthography, Kalasha Urdu-based orthography
Lingvistika klasifiko

Lingvo hindeŭropa
Lingvo indoirana
Lingvo indoariana
Lingvo indoariana nord-okcidenta
Lingvo darda
Chitral
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 kls
  SIL kls
  Glottolog kala1372
Angla nomo Kalasha
Franca nomo kalasha
vdr

Klasifiko redakti

La kalasŝa lingvo estas parolata de la kalaŝoj, kiu havas la apartaĵon esti la lastaj politeistoj en tiu ĉi mondoparto. Islamanoj donis al ili la epiteton de kafir (malfidelulo, nekredanto). De tie la konfuzo fare de la lingvisto George Abraham Grierson, kiu origine klasifikis la kalaŝan inter la nuristana lingvaro (el la antikva nomo de Kafiristan kiun oni donis al tiu regiono), de Afganio. Post la laboro de Morgenstierne, kiu pruvis la proksimecon al la khovara lingvo (Khawar), la kalaŝa estis ĝuste klasifikita inter la darda lingvaro.

Tamen la daŭra konvertiĝo al Islamo endanĝerigas la lingvon ĉar la konvertitaj kalaŝoj forlasas sian lingvon favore al la khovara [2] .

Rilataj artikoloj redakti

Referencoj redakti

  1. Decker, 1992, p. 101, note.
  2. Decker, 1992, p. 103.