Kalat (perse kaj paŝtoe قلات, antaŭe nomita Kalat-i Gilzai) estas urbo en la centra sudo de Afganio. La urbo estas la administra centro de la provinco Zabul. Laŭ takso en la jaro 2010 Kalat havis proksimume 32 000 loĝantojn.

Kalat
قلات
urbo
Administrado
Lando  Afganio
Provinco provinco Zabul
Demografio
Loĝantaro 32 000  (stato de 2010)
Geografio
Geografia situo 32° 6′ N, 66° 54′ O (mapo)32.10611111111166.906944444444Koordinatoj: 32° 6′ N, 66° 54′ O (mapo)
Alto 1 550 m [+]
Horzono UTC+4:30
Kalat (Afganio)
Kalat (Afganio)
DEC
Kalat
Kalat
Situo de Kalat

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Qalat, Zabul [+]
vdr

Kalat-i-Gilzai situas proksimume 350 kilometrojn sudokcidente de la urbo Kabulo, kaj 120 kilometrojn nordoriente de Kandahar, ĉe la vojo inter tiuj du urboj, en alteco de 1 550 metroj super la marnivelo. La urba silueto estas dominita fare de fortikaĵo, kiun en la 19-a jarcento starigis la armeo de Britio. Apud la urbo situas 730 metrojn profunda kavo, nomata Gar Bolan Baba, kiu historie estis uzata por religiaj ritoj. Nun en la urbo ekzistas usona provinca rekonstrua teamo, kiu helpas krei novan infrastrukturon en la provinco.