Kaldronisto estas malnova profesio. La manlaboro de kaldronisto konsistas el la riparado de kuiriloj kiel kaldronoj. Tiaj objektoj plej ofte estas el kupro. Trivitaj lokoj on povas fliki, tio estas ke oni lutas pecon da metalo, flikaĵo, per stano sur la malforta loko. Kupraj kaldronoj estas interne tegitaj per tavolo da stano kiu preventas ke la manĝaĵo kontaktas kun la kupro. Tiu tavolo la kaldronisto ankaŭ povas ripari.

Kaldronisto en Japanio

La kaldronisto kutime estas vojaĝanta sendependa entreprenisto. La parenca profesio de kupristo pli okupas sin pri la farado de novaj objektoj. En kelkaj landoj tiu profesio estis ofte plenumita de ciganoj aŭ nomadoj kiuj vivis simile al tiuj, ekzemple merchero [merĉero] en Hispanio. Nuntempe la metio eksmodiĝis ĉar plej ofte estas pli laboriga kaj kosta ripari kaldronojn ol fabriki novan.

Vidu ankaŭ redakti