Kaleŝo estas duaksa, kvarrada veturilo tirata per tirbestoj, plej ofte unu aŭ pluraj ĉevaloj, uzata por transporto de personoj (varotransporto okazas per ĉaregoj). La ekzisto de antaŭa (kaj posta) risortoj diferencigas ĝin i.a. de ĉaro. La kondukisto de tia ĉevalveturilo nomiĝas koĉero.

Svisa kaleŝo

Historio redakti

 
Kaleŝo, ca. 1870

Kaleŝo evoluis ĉirkaŭ 1600 el ĉarego, kiun oni provizis per risortoj por certigi komforton por la veturantoj.

Multaj metiistoj laboras pri kaleŝo ĝis ties finpretigo: ekz. radfaristo, lignaĵisto, lakisto, meblisto ktp.

Kaleŝo estis pli frue statussimbolo, sed gravis ankaŭ ties tuta ekipaĵo. Kaleŝoj estis ĝis fino de la 19-a jarcento ĝenerale uzataj tralandaj veturiloj. Nur la evoluo de aŭtomobiloj malaperigis el la stratoj kaleŝojn.

Hodiaŭ la jungitara veturilo uzatas en Eŭropo nur kiel hobio aŭ sportospeco. Tamen en la oficiala veturplano de Svislando ekzistas ankoraŭ kaleŝ-linioj inter Pontresina kaj Roseg-Glaĉero kaj inter Davos kaj la Flüelapasejkulmino.

Kaleŝo kiel antaŭulo de aŭtomobilo redakti

La 8-an de marto 1886 la aŭtomobila pioniro Gottlieb Daimler mendis kaleŝtipon "Americain" de Wilhelm Wimpff & Söhne en Stutgarto, kiun oni liveris en aŭgusto de 1886. Li intencis ĝin kiel donacon por sia edzino Emma, sed tiu kaleŝo iĝis la unua kvarrada aŭtomobilo, post kiam Daimler ekipis ĝin per eksplodmotoro.

Kaleŝoj estis pli frue muntataj en manufakturoj individue laŭ mendo de la aĉetantoj. Nur post fino de la kaleŝa epoko la eroj estis industrie produktitaj. Pro tio la historiaj kaleŝoj estas unikaĵoj.

Muzeoj redakti

Vidu ankaŭ redakti