Kaledonia Universitato de Glasgovo

La Kaledonia Universitato de Glasgovo (angle Glasgow Caledonian University), post la Universitato de Glasgow kaj la Universitato de Strathclyde estas la tria universitato de la urbo Glasgovo en Skotlando, Britio. Kun pli ol 17 000 studentoj temas pri unu el la plej grandaj universitatoj en Skotlando.

Kaledonia Universitato de Glasgovo
universitato
moto For the Common Weal
Informoj
fondodato la 1-an de aprilo 1993
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 55° 52′ 2″ N, 4° 15′ 1″ U (mapo)55.8672-4.25016Koordinatoj: 55° 52′ 2″ N, 4° 15′ 1″ U (mapo)
lando Unuiĝinta Reĝlando
urbo Glasgovo, Skotlando, Britio
poŝtkodo G4 0BA
Nombroj
nombro de studentoj 17 045 vd
retejo [[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Jisc
Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd
filiita al
Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd
Kaledonia Universitato de Glasgovo (Skotlando)
Kaledonia Universitato de Glasgovo (Skotlando)
DEC
Kaledonia Universitato de Glasgovo
Kaledonia Universitato de Glasgovo
Map
Kaledonia Universitato de Glasgovo
vdr

La institucio estis fondita la 1-an de aprilo 1993 per la fandado de la Politeknikumo de Glasgovo kaj La Reĝina Kolegio (The Queen College) de la urbo. Ambaŭ antaŭaj universitatoj havis longan historion. La originoj de la Reĝina Kolegio reiras al la jaro 1875, kiam la urba altlernejo de kuirado (Glasgow School of Cookery) estis fondita. La urba Politeknikumo estis establita en la fruaj 1970-aj jaroj el la Altlernejoj de Scienco kaj Teknologio (Colleges of Science and Technology) kaj la Altlernejo de Komerco (College of Commerce).

La instrua fokuso de la universitato estas grupigata je ok temaj areoj, la tiel nomataj akademiaj lernejoj (Academic Schools):

  • Lernejo de la konstruita kaj natura medioj (School of the Built and Natural Environment)
  • Kaledonia komerca lernejo (Caledonian Business School)
  • Lernejo de komputa kaj matematika sciencoj (School of Computing and Mathematical Sciences)
  • Lernejo de inĝenierado, scienco kaj dezajno (School of Engineering, Science and Design)
  • Lernejo de sano kaj socia zorgo (School of Health and Social Care)
  • Lernejo de juro kaj sociaj sciencoj (School of Law and Social Sciences)
  • Lernejo de sciencoj de la vivo (School of Life Sciences)
  • Lernejo de flegado, akuŝado kaj komunuma sano (School of Nursing, Midwifery kaj Community Health)

La universitato situas en modernaj konstruaĵoj de kampuso (nur-universitata tereno) en la centro de Glasgovo. Krome, estas plia kampuso en la urbocentro de Londono.

Eksteraj ligiloj redakti