Kaledoniaj koniferaroj

Tersupraĵa WWF-ekoregiono kaj eŭropa ekologia regiono (dMEER)

La kaledoniaj koniferaroj estas tipo de arbaro, kiu iam kovris ampleksajn areojn de Skotlando, kaj ankaŭ tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekologia regiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Tiuj arbaroj estas hejmo de ampleksa vario de natura vivo, multe el kio ne plu troviĝas ie ajn en Brita Insularo.

Situo de la ekoregiono.
Kaledonia pinaro ĉe Allt Ruadh

La nomo de la ekoregiono baziĝas sur tiu, kiun la romianoj donis al Skotujo, "Kaledonio". Tiu ĉi nomo deriviĝas de la kelta vorto kaleto- signifanta 'malmola, fortika'. La nomo uzita por loka tribo aŭ triba konfederacio de indiĝenaj piktojbritonoj, Caledonii, unue estis registrita en panegiro fare de romia poeto Eumenius en la jaro 297.

Priskribo redakti

La kaledoniaj koniferaroj estis formataj je la fino de la lasta glacialo. Arboj komencis rekoloniigi Britajn Insulojn per terponto kiu estas nuntempe sub Dovera Markolo. Arbaroj de tiu tipo estis trovataj en tuta la insularo dum kelkaj miloj da jaroj, antaŭ la malrapida varmiĝo dum la Atlantika Periodo, kaj la pinaroj ekretiriĝis ene de Skotajn Altaĵojn, la lasta postrestanta klimata regiono taŭga por ili en Britaj Insuloj. La indiĝenaj pinaroj kiuj konstituis tiun plej okcidentan antaŭpostenon de la tajgoj de post-glaciala Eŭropo estis kovrantaj 15 000 da kvadrataj kilometroj kiel vastan arbaron de arbara pino, betulo, birdokaptista sorbuso, tremolo, ordinara junipero, kverko kaj kelkaj aliaj fortikaj specioj. Je la okcidenta marbordo, la kverkoj kaj la betuloj superregis en la mezvarma pluvarbara ekosistemo riĉa je filikoj, muskoj kaj likenoj.

La ekoregiono kovras areon de 22 112 da kvadrataj kilometroj, estantaj arbaroj alternataj de torfejoj kaj aliaj malsekejoj. Nuntempe tamen nur 1 % de la origina arbaro postvivas, kaj kovras 180 km² en 84 izolitaj lokoj [1].

Faŭno redakti

 
Urogalo - specio kiu estas subtenata de la kaledoniaj koniferaroj.

Pro unika ekosistemo en la Britaj Insuloj, la kaledoniaj koniferaroj estas hejmo de kelkaj el la plej raraj specioj de la landa naturo. Ili estas konsiderataj unu el la lastaj naturaj restaĵoj de Brita Insularo.

Reproduktantaj birdospecioj de la kaledoniaj koniferaroj kiuj ne reproduktiĝas aliloke en Brita Insularo estas la jenaj: arkta kolimbo, urogalo, orokula klangulo, tufparuo, reĝa aglo, griza tringo, orelgrebo, granda krucbekulo, ruĝgorĝa kolimbo, ruĝaksela turdo, skota krucbekulo, blankvosta kalidro, brovtringo

Reproduktantaj birdospecioj de la kaledoniaj koniferaroj kiuj estas raraj aliloke en Brita Insularo estas la jenaj: tetro, malgranda krucbekulo, granda merĝo, verda kardelo, malgranda flamkardelo, fiŝaglo, mezgranda merĝo, orelstrigo

Mamulaj specioj el la kaledoniaj koniferaroj : kastoro, sovaĝa kapro, neĝleporo, pina marteso, ruĝa cervo, ruĝa vulpo, ruĝa sciuro, kapreolo, sovaĝa kato

Mamulaj specioj formortintaj el la kaledoniaj koniferaroj : uro, bruna urso, eŭrazia linko, lupo, alko, tarpano (sovaĝa ĉevalo), apro

Legendaro redakti

 
Ruĝa cervo en kaledonia pinarbaro.

En la artura legendaro kaj frua literaturo, la arbaroj estas la ejo de unu el la Dek du Bataloj de Reĝo Arturo, laŭ la Historia Brittonum, en kiu la batalo estas nomata Cat Coit Celidon.

La lertuloj Rachel Bromwich kaj Marged Haycock sugestas ke la armeo de arboj animitaj de la sorĉistoj en la antikva kimra poemo Cad Goddeu (La Batalo de la Arboj) estus la sama ol la kaledoniaj arbaroj [2]. En la rilata Merlin-literaturo, la persono Myrddin Wyllt retiriĝis en tiujn arbarojn estante freneza post la batalo de Arfderydd en la jaro 573. Li forflugis la laŭdiran koleron de la reĝo de Strathclyde, Rhydderch Hael, post la murdo de Gwenddoleu ap Ceidio. Tiu estas skribita en la du merlinaj poemoj en mez-kimra lingvo Yr Oinau kaj Yr Afallenau en la Nigra Libro de Carmarthen. La arbaro ankaŭ estas la retiro de alia persono nomita Lailoken el la Vita Kentigerni, kiu ankaŭ forkuris en la arbarojn dum atako de frenezeco kaj kiu povas esti la origina modelo por Myrddin Wyllt.

En la mez-kimra rakonto Culhwch ac Olwen, la precipa persono Culhwch estas la filo de reĝo nomita Celyddon Wledig kiu eble estas relatita al la kaledoniaj arbaroj. Alia persono el la sama rakonto, Cyledyr Wyllt, signas fortan rilaton al la kaledoniaj arbaroj estantaj rifuĝejo por homoj kun speciala speco de frenezeco aŭ Gwyllt (Geilt en irlanda lingvo). En linioj 994 al 996 de la rakonto, estas mallonge klarigita, "...a Chyledyr Wyllt y uab, a llad Nwython a oruc a diot y gallon, a chymhell yssu callon y dat, ac am hynny yd aeth Kyledyr yg gwyllt" ("...kaj lia filo Kyledyr la Sovaĝo. Gwynn mortigis Nwython kaj eltranĉis lian koron, kaj devigis Kyledyr manĝi la koron de ties patro, kaj tio estas kiel Kyledyr freneziĝis"). Kvankam ne senpere nomita, la sama nomo Kyledyr Wyllt estas parenca al la du rilataj nocioj de la kaledoniaj arbaroj (Celyddon) estante kie frenezaj (Gwyllt) homoj kaŝiĝas.

Minacoj kaj konservado redakti

 
Kaledonia pinaro apud Loch an Eilein.

Resumo de la skotaj indiĝenaj pinaroj publikigita de Dr Steven and Professor Carlisle in 1959 [3] emfazis la staton de la postrestantaj 35 antikvaj pinejoj, multaj el kiuj estis damaĝitaj pro hakado, fajro kaj intensa paŝtado de ŝafoj kaj cervedoj. Pli posta studo el la 1980-aj jaroj [4] montris ke plua damaĝo estis okazinta per plugado kaj plantado kun ne-indiĝenaj koniferoj. Posta gvidilo pri la antikvaj pinaroj rakontas la protektado-historion, klarigas la mastrumadon de ĉiŭ pinejoj kaj indikas la vojojn por viziti la diferencajn arbarojn [5]. Multe de la postrestantaj kaledoniaj pinaroj estas tute protektataj, kaj multe de la arbaro nuntempe troviĝas en la Nacia Parko Cairngorms. La Reĝa Socio por Protektado de Birdoj (RSPB) kaj la Forestry Commission ankaŭ posedas plurajn pinejojn en siaj protektejoj. Unu el la plej vastaj postrestantaj areoj estas Arbaro Ballochbuie ĉe Kastelo Balmoral, kiu estas protektata kiel Zono de Speciala Konservado laŭ la Direktivo de Habitatoj de la Eŭropa Unio [6]. La organizo Arboj por la Vivo (Trees for Life) okupiĝas pri praktika laboro por junigi kaj konservi la kaledoniajn arbarojn ekde 1989. Ĝia longaperioda celo estas restarigi 1 500 km2 en naturan arbaron.

Scienca esploro pri la ekologio de la kaledoniaj arbaroj kaj ilia restarigo estas daŭranta. Populacioj de la malofta subarbaraĵo, Linnaea borealis, povas esti tro izolitaj por produkti vivkapablajn semojn . Ankaŭ la fungodiverseco estas influata de la malgrandiĝo de la vivejo . La agarika fungo Mycena purpureofusca estas komune travata en la kalidoniaj koniferaroj [7], kaj estas konsiderata kiel indikila specio por tiu vivejo-tipo [8]. Arbara incendio ŝajnas pliigi la naturan aperon de arbara pino.

La specioj en la ekoregiono estas minacataj per kombinaĵo de rekreiĝo, turismo, kaj ne-daŭropova resurco-ekspluatado kiaj senarbarigo kaj torfoforigo. Disvolviĝo kaj habitata fragmentado estas aliaj minacoj.

Referencoj redakti

  1. Caledonian pinewood ĉe Forestry Commission konsultita la 2011-01-14. Arkivita el la originalo je 2010-12-17. Alirita 2011-04-23.
  2. Green, Thomas (2007). Concepts of Arthur, p. 64. Stroud, Gloucestershire: Tempus. ISBN 978-0-7524-4461-1.
  3. angle Steven H.M. and Carlisle A. (1959). The Native Pinewoods of Scotland. Oliver and Boyd, Edinburgh
  4. angle Bain C.G. (1987). Native Pinewoods in Scotland: A Review 1957 -1987, Royal Society for the Protection of Birds, Sandy.
  5. angle Bain C.G. (2013) The Ancient Pinewoods of Scotland, A Travellers Guide. Sandstone Press, Dingwall
  6. angle Ballolchbuie SAC: Site Details. Joint Nature Conservation Committee. Arkivita el la originalo je 2010-10-13. Alirita 2013-12-28.
  7. Orton PD. (1986). “Fungi of northern pine and birch woods”, Bulletin of the British Mycological Society 20 (2), p. 130–45. doi:10.1016/S0007-1528(86)80042-6. 
  8. angle Tofts RJ, Orton PD. (1998). “The species accumulation curve for agarics and boleti from a Caledonian pinewood”, Mycologist 12 (3), p. 98–102. doi:10.1016/S0269-915X(98)80002-5. 

Bibliografio redakti

  • angle Anderson, Mark Louden 1967 : A History of Scottish Forestry, Volume 1 : From the ice age to the french revolution, ed. C.J. Taylor, Thomas Nelson and Sons LTD, London, 662 p.
  • angle Anderson, Mark Louden 1967 : A History of Scottish Forestry, Volume 2 : From the industrial revolution to modern times, ed. C.J. Taylor, Thomas Nelson and Sons LTD, London, 654 p.

Vidu ankaŭ redakti


Palearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
PA0501 Alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj   Francio,   Italio,    Svislando
PA0502 Altajaj montarbaroj kaj arbarstepo   Ĉinio,   Kazaĥio,   Mongolio,   Rusio
PA0503 Kaledoniaj koniferaroj   Britio
PA0504 Karpataj montarbaroj   Ĉeĥio,   Pollando,   Rumanio,   Slovakio,   Ukrainio
PA0506 Orient-afganaj montaraj koniferaroj   Afganio,   Pakistano
PA0507 Elborz-montara arbarstepo   Irano
PA0508 Helanŝanaj montaraj koniferaroj   Ĉinio
PA0509 Hengduan-montaraj subalpaj koniferaroj   Ĉinio
PA0510 Hokajdaj montaraj koniferaroj   Japanio
PA0511 Honŝuaj alpaj koniferaroj   Japanio
PA0513 Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj   Alĝerio,   Maroko,   Tunizio,   Hispanio
PA0514 Nordorient-himalajaj subalpaj koniferaroj   Barato,   Butano,   Ĉinio
PA0515 Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj   Turkio
PA0516 Kanjonaj alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Nuĵiang Langkang   Ĉinio
PA0517 Ĉilian-montaraj koniferaroj   Ĉinio
PA0518 Koniferaroj de Kjonglaj-Min   Ĉinio
PA0520 Skandinavaj marbordaj koniferaroj   Norvegio,   Svedio,   Finnlando
PA0521 Tjanŝanaj montaraj koniferaroj   Ĉinio,   Kazaĥio,   Kirgizio,   Taĝikio,   Uzbekio

Eksteraj ligiloj redakti