La Kaleedoj (Calleidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaleedoj
Heteralocha acutirostris
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Paseroformaj
Familio: Callaeidae
Sundevall, 1836
Genroj

 Callaeas
 Philesturnus
 Heteralocha

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

En tiu familio ekzistas tri genrojn kaj tri specioj, el kiuj unu estas estingita kaj du en danĝero. Kulpis kaj kulpas pri tio verŝajne la enkondukitaj rabobestoj kaj ronĝuloj, la ĉasado kaj la detruado de ilia vivospaco, kiel ekzemple de grandaj partoj de la arbaroj de Novzelando. La ĉasado de la Maorioj al la nun estingitaj Hujoj (Heteralocha acutirostris) jam frue malaltigis ties nombron. Precipe la nigraj vostoplumoj kun la blankaj pintoj servis kiel kapornamaĵo de la tribestroj.

La Kaleedoj vivas en la arbaroj de Novzelando. La dikkarnaj brilkoloraj haŭtloboj ambaŭflanke de la beko donis al la birdo la sciencan nomon Calleidae (calleum, latine = kalo) kaj la germanan nomon Lappenvögel (Lappen, germane = lobo). La kruroj estas longaj kaj fortaj, dum la flugiloj estas malfortaj. La birdoj saltas de branĉo al branĉo aŭ flugumas kaj saltetas sur la arbargrundo, serĉante je insektoj, beroj kaj fruktoj.

genroj kaj specioj redakti

  • Creadion
    • Tieke, Creadion carunculatus
  • Callaeas
  • Heteralocha
    • Huia, Heteralocha acutirostris, †