Kalenborn (Vettelschoss)

Kalenborn estas komunumparto en la okcidento de la komunumo Vettelschoß en la rejnlando-palatinata distrikto Neuwied en Germanujo.

preĝejo Kalenborn
limŝtono el la jaro 1680

Geografio redakti

Kalenborn situas sur alteco de 350 m super marnivelo kaj estas ĉirkauita en la sudo kaj la okcidento de la Naturparko Rhein-Westerwald. Naturregione la vilaĝo situas en la transiro de la Asbacher Hochfläche (altebenaĵo de Asbach) en la oriento kaj la Rejn-Vestervalda vulkana montodorso en la okcidento.

Nomo redakti

La nomo venas de la ĝermanaj vortoj „kallen“ = „paroli“ und „born“ por „buren“ = rajtigisto partopreni en ĝermana renkontiĝo, nome la “thing” renkontiĝejo de la ĝermanoj. Proksime de Kalenborn situas la monto Asberg, sur kiu oni trovis en la 1930aj jaroj restaĵojn de kelta ringrempuro, kiu estis detruita de bazalt-rompado. La ringrempuro ankaŭ servas kiel renkontiĝejo.

La skribmaniero de la vilaĝa nomo ofte ŝanĝiĝis: Calenburne (1209), Kallenborn (1641), Kahlenborn kaj Kaleborn (1699), Callenborn (1736). En la Ejfelo kelkaj vilaĝoj havas la nomon Kalenborn, en la Vestervaldo ankaŭ ekzistas la vilaĝo kun la nomo Kaltenborn.

La unua mencio de Kalenborn estas en dokumento el la jaro 1209. Tiam la kolonja ĉefepiskopo Dietrich la 1-a (Kolonjo) rezignis pri sia rajto ĉasi en la arbaro de „Calenburne“ favore al la kolegio Mariengraden en Kolonjo.

 
firmao Kalenborn Kalprotect GmbH & Co. KG, elaera foto (2016)
evoluo de la loĝnombro
jaro loĝantoj
1816[1] 99
1843[2] 158
1885[3] 162
1987[4] 941

Vidindaĵoj redakti

 
ponto de la Kasbachtalbahn apud Kalenborn
 
la relbuso de la Kasbachtalbahn

Referencoj redakti

  1. Der Regierungs-Bezirk Coblenz nach seiner Lage, Begränzung, Größe, Bevölkerung und Eintheilung..., Coblenz: Pauli, 1817; Seite 88
  2. Topographisch-statistische Übersicht des Regierungs-Bezirks Coblenz, Coblenz: Hölscher, 1843, Seite 71
  3. Gemeindelexikon für das Königreich Preußen, Verlag des Königlich statistischen Bureaus (Hrsg.), 1888, Seiten 44 u. 45
  4. Statistisches Landesamt Rheinland-Pfalz – Amtliches Verzeichnis der Gemeinden und Gemeindeteile
  5. Katholische Pfarrgemeinde Arkivigite je 2017-01-16 per la retarkivo Wayback Machine, Ortsgemeinde Vettelschoß
  6. H. H. Mohr: Die Kalenborner Marienkirche wurde am 17. August 2008 ein halbes Jahrhundert alt (PDF)
  7. Pfarrei St. Katharina und St. Michael, Pfarreiengemeinschaft Linz

Literaturo redakti

  • Hans Heinrich Mohr: Kretzhaus. Reifstein. Vettelschoß, Bad Tölz 2006, S. 151–192.

Eksteraj ligiloj redakti

50.61577.3154