Kalifornia dezerta testudo

La Kalifornia dezerta testudo (Gopherus agassizii) estas specio de familio teraj testudoj, de genro Gopherus. La specio vivas en la Mojave-Dezerto kaj Sonora-Dezerto en sudokcidento de Usono kaj en norda Meksiko. La latina specia nomoparto agassizii honormemorigas la usonan scienciston Louis Agassiz. Ĝi estas forte protektita besto, tiel ĝi ne aperas en terario.

Kalifornia dezerta testudo en proksimo de la kalifornia loko Barstow
Sonora-Dezerto

Aspekto redakti

La Kalifornia dezerta testudo povas atingi karapacolongon de 25 ĝis 36 cm, dum la maskloj estas iom pli grandaj ol la femaloj. Krom tio, ĉe la maskloj, la ventra karapaco estas konkava. La dorsa karapaco estas alte arka kaj koloras de grizverda ĝis malhelbruna. La plenkreskitaj testudoj povas pezi ĝis 7 kilogramoj. La antaŭaj brakoj estas skvamaj kaj plataj, kio faciligas fosadon en la tera grundo.

Vivejo redakti

Kiel ĉiuj specioj de la genro de dezertaj testudoj, ankaŭ tiu specio vivas en sekaj arbaroj kaj randaj areoj de dezertoj. La grundaj temperaturoj povas atingi ĝis 60 gradoj celsius. La Kalifornia dezerta testudo tiel alkutimiĝis al la varmegaj, dezertaj vivkondiĉoj, ke ĝi fosas tre longajn kaj profundajn loĝkavojn kaj pasigas en ĝi ĝis 95 procentojn de sia tempo. La profundaj loĝkavoj servas kiel protektejo kontraŭ la altaj kaj malaltaj temperaturoj. Dum vintro, en la vivareo la temperaturo trapasas la frostan punkton (0). De novembro ĝis februaro aŭ marto, la Kalifornia dezerta testudo vintrodormas. La loĝkavojn de la testudo uzas ankaŭ aliaj bestoj kiel reptilioj, etaj mamuloj, birdoj kaj senvertebruloj.

Sciencistoj dividas la specion minimume je du-tri varioj de la Kalifornia dezerta testudo, laŭ la vivareo: tiu de la Mojavo-Dezerto, de la Sonora-Dezerto kaj de ebla tria tipo de la Nigra Montaro en nordokcidenta Arizono.

La testudo povas vivi ĝis 80-100 jarojn.

Nutrado redakti

La kalifornia dezerta testudo estas plantomanĝanto, en la pluvsezono trinkas tre multe. Ekster la pluvsezono, ĝi akiras la necesan trinkaĵon per konsumado de herboj kaj floroj. Dum la seka sezono, ĝi urinas ne likvan, sed solidan urinaĵon.

Reproduktado redakti

La reprodukta sezono de la Kalifornia dezerta testudo estas tre longa. La pariĝoj okazas de printempo ĝis aŭtuno, sed plimulto el ili okazas el komenca somero al fina aŭtuno. Ĝi demetas 4-8 ovojn, ofte dufoje dum la jaro. La ovoj havas malmolajn ŝelojn; la nesta kavo estas tunelforma. La eloviĝo okazas post 90-120 tagoj, la idoj atingas la seksan maturecon en aĝo de 7 ĝis 15 jaroj.

Mortokaŭzoj redakti

La ovojn kaj la junajn idojn kaptas birdoj, karnomanĝantoj (ĉefe korakoj kaj kojotoj). La junaj idoj havas ĝis karapacolongo de cm nur molan karapacon, tiel la predantoj povas facile mortigi ilin. La plenkreskaj testudoj konkuras kun aliaj plantovorantaj bestoj por la nutraĵo.

La nombro de la Kalifornia dezerta testudo forte reduktiĝis en la Mojave-Dezerto, kie ties nombro malpliiĝis kun 90 porcentoj en kelkaj regionoj.

Translokigo de testudoj en la Mojave-Dezerto malsukcesis.