Kalifornia kondoro

Kondoro estas la nomo por du birdaj specioj de unu el la du grupoj el la familio de Katartedoj. La alia estus nome la katartoj. La kondoroj estas la du plej grandaj flugantaj birdoj en la Okcidenta Hemisfero.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kalifornia kondoro
Malmatura Kalifornia kondoro
Malmatura Kalifornia kondoro

Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Cikonioformaj
Familio: Katartedoj
Genro: Gymnogyps
Lesson, 1842
Specio: G. californianus
Gymnogyps californianus
Shaw, 1797
Konserva statuso
CR
Sinonimoj

Genro-nivelo:

  • Antillovultur
  • Pseudogryphus

Specio-nivelo:

  • Vultur californianus
  • Gymnogyps amplus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Anda kondoro estas iom pli granda ol la Kalifornia, nome la unua havas enverguron ĝis 3,2 m, kio faras ĝin la plej granda fluganta tera birdo de Ameriko. La Kalifornia kondoro, Gymnogyps californianus, havas longecon inter 117 kaj 134 cm., kaj enverguron ĝis 2'8 m, kio faras ĝin la plej granda fluganta birdo el Nordameriko.

La plumaro de plenkreskulo estas tute nigra, escepte pro iom da blanko ĉe flugiloj. Tiele kiam oni vidas tiun kondoron desube oni vidas blankajn triangulojn tre klare rimarkeblajn en la subajn partojn de flugiloj; en la anda kondoro tiu blanko ne estas tiom triangula, sed pli stompita kaj rektangula. Krome de supre oni vidas du blankajn makulojn meze de la antaŭa parto de ĉiu flugilo.

Kiel higienadaptiĝo kaj simile al vulturoj, la kondoroj havas senplumajn kapon kaj eĉ kolon; tiele oni kontrauas tiean haŭton al asepsigaj efektoj de sekigo kaj ultraviola radiado de granda alteco; krome la birdo purigas ĝin atente. La faldoj de la kolo, tre rimarkeblaj, estas komunikilo pri reakcioj kaj intencoj. La kapa haŭto de la Kalifornia kondoro estas oranĝkolora.

La meza fingro estas tre granda kaj longa kaj la malantaŭa malfortika; ĉiu kalkano estas rekta kaj malakra. La piedoj estas pli adaptitaj al marŝado ol en iliaj samfamilianoj, la cikonioj. Pro tio, ili ne servas same por kaptado kaj kiel armilo kial en aliaj rabobirdoj, ekzemple la malnovmondaj vulturoj. La ino, malsame ke en rabobirdoj, estas malpli granda ol la masklo.

Disvastiĝo redakti

La Kalifornia kondoro vivas en la usona ŝtato de Kalifornio, sed ankaŭ en aliaj sudaj proksimaj ŝtatoj. Tutcerte je la komenco de la 19a jarcento vivis en multe pli ampleksa regiono, sed tiam oni ne studis ties nestadon. Pli antaŭe -eĉ en prahistoriaj epokoj- ĝi vivis ĝis proksime de la nuntempa urbo Novjorko, ĉar oni trovis tie ties fosiliojn. Pro tio oni certas, ke tiu nearktisa specio povus vivi en pli malvarmaj medioj, kie ili profitis kadavraĵojn de mamutoj, rangiferoj, cervoj, ktp.

Reproduktado redakti

Seksa matureco kaj reprodukta konduto ne aperas en kondoroj ĝis 5 aŭ 6 jaroj post eloviĝo. Ili povas vivi ĝis pli ol 50 jaroj. La Sudamerika kondoro ripozas kaj reproduktiĝas en altecoj de 3000 ĝis 5000 m. Tie sur neatingeblaj klifoj aŭ kornicoj (ĝis 1830 m.) konstruas simplan neston per kelkaj bastonetoj ĉirkaŭ la ovojn. Kalifornia kondoro povas nesti ankaŭ sur deklivoj kaj sur grandaj arboj, kiel ekzemple sekojoj kie ili povas nesti eĉ 30 m., supergrunde. En terirotio de Kalifornia kondoro tiuj birdoj foje nestas proksime de akvofaloj, ĉar ili de tie povas facile atingi mortigantajn salmojn. Ili foje nestas proksime de falkoj, kiuj defendas la teritorion de aliaj rabobirdoj, ekzemple de korvo, kiu manĝas ovojn kaj reĝa aglo kiu manĝas idojn. En tiaj nestoj la ino demetas 1 aŭ 2 bluecblankajn ovojn pezajn pli ol kvarono da kilo. Tio okazas printempe ĉiu dua jaro. La eloviĝo okazas antaŭ du monatoj de kovado farita de ambaŭ gepatroj. Se la ido aŭ ovo perdiĝas, alia ovo estos demetata. Tion profitas sciencistoj kaj zorgantoj de tiuj specioj, ĉar ili povas forpreni la unuan ovon -por artefarita kovado kaj bredado- kaj permesi novan demeton, kovadon kaj reproduktadon. La ido estas kovrata de blanka lanugo ĝis kiam ĝi estas preskaŭ tiom granda kiom la gepatroj. Ĝi povas flugi post ses monatoj, sed enhejmiĝas kaj ĉasas kun la gepatroj ĝis kiam ĝi estas dujaraĝa kaj estas flankenigita de nova ido. La gepatroj produktas nur po unu idon ĉiu du jaroj, do la pliiĝo de la specio estas tre malrapida. Dum la gepatroj zorgas la idon la Kalifornia kondoro povas forflugi ĝis 180 kmj por trovi manĝaĵon, kio estas vere tre longa distanco. Kompreneble se estas manĝaĵo pli proksime, ili ne tiom malproksime flugas.

Moroj redakti

Estas socia strukturo kiu decidas en grandaj grupoj de kondoroj kaj eĉ kun aliaj specioj kiu rajtas manĝi la unua kaj kiu poste. Tio realigeblas per korpa komuniko, sed ankaŭ per sonoj eĉ se la kondoroj ne havas voĉilon. Aliaj katartoj aŭ similaj rabobirdoj atendas ĝis kiam la kondoro jam manĝis, sed tiu permesas la reĝan aglon unue manĝi, kvankam tiu birdo estas duonpeza, tamen ŝajne la kondoro timas ties ungegojn; nur foje maljunaj kaj malsataj ekzempleroj povas timigi tiujn aglojn kaj manĝi unue.

Dumfluge tiuj birdoj estas graciaj. Ĉar ili ne havas fortikan sternumon por movigi tiom grandajn flugilojn, ili estas ĉefe ŝvebantoj. La birdoj frapas flugilojn ĉefe por elteriĝi sed poste ili ŝvebas kvazaŭ senmove. Jam Karolo Darvino rakontis, ke li rigardis flugantan kondoron dum duonhoro sen ke ĝi flugilfrapas eĉ ne unu fojon. Kompreneble kondoroj preferas altajn ripozejojn el kie elteriĝi senpene.

Kondoroj okupas grandajn teritoriojn, foje flugante ĉirkaŭ 200 km por trovi manĝaĵon. Ili preferas grandajn kadavraĵojn, kiel tiuj de cervoj aŭ bovoj kiujn ili povas vidi serĉinte aliajn kadavrovorulojn, kiuj ne kapablas eltiri tiom grandajn bestojn, kion ja povas fari fortaj kondoroj. Ili estas neregulaj manĝantoj: foje ili ne manĝas dum tagoj, poste ili manĝas multege kiam ili trovas manĝaĵon sed tiom ke poste melfacilege povas elteriĝi.

Vivmedio redakti

Pro tio antaŭe dirita, la kondoroj bezonas por vivi tri ĉefajn faktorojn:

  • venta regiono kaj varmaj ventofluoj,
  • malferma areo kie facile trovi kaj atingi kadavrojn,
  • kadavroj.

Tamen ne nur tio sufiĉas por facila disvolviĝo de kondoroj. Dum la du lastaj jarcentoj ties nombro malkreskis pro diversaj kialoj, inter ili:

  • malpliigo de vivmedio, paralele al disvastigo de la homa specio,
  • venenado, foje ne rekte sed per manĝo de venenitaj rabomamuloj aŭ de predoj ĉasitaj per plumbaj kugleroj,
  • ĉasado, antaŭe ekzemple farita ceremonie de indiĝenoj, hodiaŭ de malmodestaj pafuloj.

Al tio aldonendas ankaŭ la malrapida reproduktado (po nur unu ido ĉiuj du jaroj). Tiele la Kalifornia kondoro eĉ malaperis de la sovaĝa vivo inter jaroj 80aj kaj 90aj de la 20a jarcento (pli malpli inter 1987 -nur ĉirkaŭ 17 ekzempleroj vivaj- kaj 1992). Poste oni reproduktigis ilin en bestoĝardenoj kaj reenalportis ilin al la sovaĝa vivo (dum 1991 en Kalofornio, en 1996 inter Arizonio kaj Utaho, poste en parko Granda Kanjono). Tamen tiuj idoj naskitaj nesovaĝe ne facile pretervivas, ĉar ili ne timas homojn kaj facile estas mortigataj aŭ memfrapas kontraŭ kablojn.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti