Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kaliko.

Kaliko estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Kaliko
Natura satelito  de Jupitero (XXIII)
satelito de Jupitero • neregula satelito
Oficiala nomo Jupitero XXIII[1]
Aliaj nomoj S/2000 J2
Nomita laŭ Calyce (mythology) vd
Malkovro
Malkovrintoj Scott S. Sheppard
David C. Jewitt
Yanga R. Fernández
Eugene A. Magnier[1]
Dato de malkovro 23-a de novembro 2000[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
23 180 793 km[2]
18 220 966 km vd
29 246 700 km vd
Discentreco 0,214
Klinangulo 165,5° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 721,02 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 5,2 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
~1,9 × 1014 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ?
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,029 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 21,6[2]
vdr

Malkovro redakti

Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, post observoj inter la 23-a kaj la 26-a de novembro 2000, per la teleskopo de 2,2 m de diametro de la Universitato de Havajo.

Ili anoncis la 5-an de januaro 2001 la malkovron[3] de dek jupiteraj lunoj kiujn ili nomis J/2000 J 2 al J 11; inter tiuj, Kaliko kiu, estante tiam la dua jupitera satelito malkovrita en 2000, ricevis la maldaŭran nomon S/2000 J 2:

Ĝiaj grando kaj maso (5,2 km kaj 1,9 × 1013 kg) estis proksimume kalkulitaj laŭ ĝia videbla magnitudo, 21,6; hipotezinte ke ĝiaj denso kaj albedo havus valorojn de 2,6 × 103 kg/m3 kaj 0,04.

Nomo redakti

La 22-an de oktobro 2002, IAU aprobis[4] ke ĝi ricevu la nomon Kaliko, (greke; Καλύκη: Kalike)[5]. Estas pluraj ulinoj nomataj Kaliko en la helena mitologio:
▶ Kaliko, amata de Zeŭso, patrino aŭ de Etlio aŭ de Endimio, laŭ malsamaj mitoj;
▶ Kaliko, amata de Pozidono, patrino de Cikno;
▶ Kaliko, nimfo, kiu nutris Dionizon sur la monto Nizao.

Orbito redakti

Kaliko estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti