Kalmthout (nederlande: [KALMThoŭt]) estas municipo en Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 18 336 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto Antverpeno.

Kalmthout
municipo
municipo en Belgio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Lando Belgio
Regiono Flandra Regiono
Provinco Antverpeno
Arondismento Antverpeno
Poŝtkodo 2920
Retpaĝaro http://www.kalmthout.be
Demografio
Loĝantaro 18 336  (januaro 2016)
Loĝdenso 293 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 23′ N, 4° 28′ O (mapo)51.3833333333334.4666666666667Koordinatoj: 51° 23′ N, 4° 28′ O (mapo)
Areo 59,45 km² (5 945 ha)
Horzono +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro)
Kalmthout (Antverpeno)
Kalmthout (Antverpeno)
DEC
Kalmthout
Kalmthout
Situo de Kalmthout
Kalmthout (Belgio)
Kalmthout (Belgio)
DEC
Kalmthout
Kalmthout
Situo de Kalmthout

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kalmthout [+]
vdr

Ĝi estas konata pro la naturrezervejo, la Kalmthouta erikejo. En Kalmthout troviĝas ankaŭ la infana muzeo Cisko kaj Vinjo en la antaŭa loĝejo de la bildstria desegnisto Willy Vandersteen.

La membroj de la muzika grupo Laïs devenas de Kalmthout.

Vidindaĵoj redakti

  • la Arboreto Kalmthout (Botanika ĝardeno)
  • la Bijenteeltmuseum (Abela muzeo)
  • Strijboshof, la parko de Kalmthout
  • la natur-edukejo De Vroente

Ĉiujaraj eventoj redakti

  • la Bogerfeesten
  • la Straatfeesten fine de majo
  • la Hoevefeesten meze de junio

Esperanto redakti

 
artikolo pri la 30-jariĝo de la grupo La Erikejo en 2001

Jam ekde 1971 ekzistas Esperanto-klubo en Kalmthout. Ĝi nomiĝas La Erikejo pro la loka natura rezervejo. La grupanoj kunsidas ĉiumonate. En 1971 la grupo naskiĝis pro iniciato de la klubo La Verda Stelo en Antverpeno. Efektive, la motoroj estis Luc De Marré, kiu kiel instruisto, gvidis Esperanto-kurson surloke kaj Wim De Smet, loĝanto de la vilaĝo, pere de la lernintoj, sukcesis organizi ĉiumonatajn kunsidojn ĝis en la nunaj tagoj (en 1981) kiam festis sian 10jaran ekzistadon per tre sukcesplena solenaĵo. Tra la jaroj helpis al la evoluo de la grupo: Edward Symoens, Jos Orban, Ida Nissen, Erhard Boehme, Willy kaj Pansy Huybrechts, Mireille kaj Willy Smet, Jo Haazen, Stella de Weerd, Petrus Matthyssen kaj aliaj.

Konataj Esperantistoj el Kalmthout redakti

Eksteraj ligiloj redakti