Kalvinana katedralo (Kluĵo)

Kalvinana katedralo estas Monumento historia en Rumanio, en urbo Kluĵo, en la historia ĉefplaco.

Kalvinana katedralo de
Kalvinana katedralo en Kluĵo
Kalvinana katedralo en Kluĵo
Protestanta kirko
Loko
Ŝtato Rumanio
Municipo Kluĵo
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Dato de konsekro 1647
Konsekrinto Geleji Katona István
Statuso katedralo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj János (monaĥo)
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Longo 60 m (la navo 34 m)
Larĝo 15 m
Alto 19 m
Konstrumaterialo ŝtono
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En 1486 Matiaso la 1-a kaj Stefano Báthori permesis konstruadon de preĝejo. La katolika preĝejo (kaj apude monaĥejo) pretiĝis en 1503. La arkitekto estis János (monaĥo). La orgeno ekfunkciis en 1534. En 1566 la franciskanoj devis forlasi la monaĥejon kaj la preĝejon, poste kalvinanoj murdis la katolikan pastron kaj interne ili faris detruojn. Ĝis 1581 la preĝejo forlasiĝis, poste jezuitoj reuzis ĝin. En 1603 denove homoj atakis la preĝejon kaj same faris detruojn kaj murdojn. La kalvinanoj en 1622 ricevis la preĝejon, la renoviĝo komenciĝis en 1638. En 1798 incendio okazis. Pli nova renoviĝo okazis en 1961.

Konstruaĵo redakti

La katedralo havas unusolan navon sen turo kaj prezentas imponan gotikon. Interne el la frua tempo restis nenio. La renesancaj sidlokoj pretiĝis en 1646. En la katedralo estas entombigita Mihály Apafi. Antaŭ la katedralo skulptaĵo pri Sankta Georgo troviĝas.

Fontoj redakti

  • Hungara kaj rumana Vikipedioj
Ceteraj fotoj pri la katedralo
 
Flanka parto de la katedralo
 
Interna parto de la katedralo
 
Tombo de Mihály Apafi