Kamelio (Camellia) estas plantgenro el la familio de la Teacoj (Theaceae). tiu genro konsistas el ĉ. 200 ĝis 300 plantspecioj, inter ili ankaŭ la konata Camellia japonica. Per la origina nomo Carl von Linné honoras pastron Georg Joseph Kamel, kiu portis la specion C. japonica de Manilo al Hispanio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
kamelio
tearbusto (Camellia sinensis)
tearbusto (Camellia sinensis)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Teacoj Theaceae
Genro: Kamelio’’ Camellia
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Camellia fraterna
ligno de Camellia japonica

Priskribo redakti

Kamelioj estas ĉiamverdaj arbojarbustoj. La alterne kaj spirale starantaj folioj estas leda kaj simplaj. Plej ofte ili havas folitigojn, la folirando estas plej ofte segildenta, malofte glata, stipuloj mankas.[1]

La duseksaj floroj staras unuopaj aŭ maksimume triope en la foliakseloj. Pedunkloj estas mezlongaj aŭ mankas. Ekzistas du aŭ pli antaŭfolioj kiuj apenaŭ estas distingeblaj de la sepaloj. La plej ofte kvin aŭ malofteses ĝis dek sepaloj estas je la bazo iom kunkreskintaj. La plej ofte kvin ĝis ok (malofte ĝis dekdu) petaloj estas je la bazo kunkreskintaj. La multaj stamenoj staras en du ĝis ses cirkloj.[1] La plej ekstera stamenocirklo estas ĉe la malsupra duono alkreskinta al la petaloj, la stamenoj povas formi tubon, la anteroj estas pli aŭ malpli ligitaj al la filamentoj. La hipoginaj karpeloj havas tri ĝis kvin fakojn, kun unu ĝis du, malofte ĝis dek ovarioj po karpelo. La pistilo estas simpla aŭ disbranĉita aŭ konsistas el pluraj pistilbranĉoj.

La kaliko restas ĉe la kapsulfrukto, malofte ĝi falas. La semoj estas preskaŭ rondaj kaj sen flugiloj.

Disvastigo redakti

La genro hejmiĝas en orienta Azio kaj Hindomalajzio. Centro de la specidiverseco estas suda Ĉinujo.

Sistematiko redakti

La genro konsistas el 100 ĝis 300 specioj, kiuj estas dividitaj en kvar subgenroj kaj ĉ. 20 sekcioj:

  • subgenro Protocamellia
  • subgenro Camellia
  • subgenro Metacamellia
  • subgenro Thea

De ekonomia signifo estas:

Pliaj specioj:

Uzado redakti

La plej konata specio el la genro estas la tearbusto kaj ankaŭ de kelkaj pliaj specioj oni rikoltas foliojn por prepari teon. Kelkaj specioj kaj multaj hibridoj estas uzataj kiel ornamplantoj. Ekzistas kelkaj specioj por produkti kamelioleon. Ekzistas ankaŭ specioj kun manĝeblaj floroj.

Fontoj redakti

  • P.F. Stevens, S. Dressler, A.L. Weitzman: Theaceae.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti