Kameruna arbustosilvio

La Kameruna arbustosilvio (Bradypterus lopezi) estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilviojbradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio. La Arbara arbustosilvio (B. mariae) estis iam inkludata en tiu specio, sed nuntempe ĝi estas kutime konsiderata distinga.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kameruna arbustosilvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Bradypterus
Specio: 'B. lopezi'
Bradypterus lopezi
(Alexander, 1903)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas ĝenerale bruna birdo pli malhela aŭ ruĝecbruna supre kaj iom pli helbruna sube. Ĝi montras brunan traokulan strion kaj pli helbrunan kaj markatan superokulan strion sub tre bruna krono. Ankaŭ la iriso estas tre malhelbruna. La beko estas nigreca kaj la kruroj rozkolorecaj.

Ĝi troviĝas en Angolo, Kameruno, Demokratia Respubliko Kongo, Ekvatora Gvineo, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Ruando, Tanzanio, Ugando kaj Zambio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj arbustaroj.

Bradypterus cinnamomeus bangwaensis (Delacour, 1943, Bangwa, nordokcidenta Kameruno) estas foje konsiderata unu specio kaj foje du. Probable estas parto de la superspecio formata de B. cinnamomeus kaj B. barratti; iame konsiderata samspecifa kun la unua kaj foje ankaŭ traktata kiel raso de B. lopezi pro simileco en voĉo, sed diferenciĝas pro habitatoprefero kaj vosta morfologio (finplumoj pli larĝaj, ne mallarĝaj). La kvar specioj formas grupon de similaj afrikaj specioj de arbaroj kaj arbarbordoj. La birdoj de la Monto Oku povus reprezenti distingan rason. La formo priskribita kiel “Bradypterus mariae manengubae” (Monto Manenguba, Kameruno), kvankam teorie apartenanta al B. lopezi, estas probable varianto.

Referencoj redakti