Kamil Wiktor Stoch (naskiĝis la 25-an de majo 1987 en Zakopane) estas pola skisaltisto, olimpika majstro de Soĉio, individua mondĉampiono kaj teama bronza medalisto el Val di Fiemme (en Trentino-Alto Adige) en 2013, dekunufoja venkinto en Monda Pokalo, venkinto de Somera Kontinenta Pokalo en 2010, dufoja gajninto de la dua loko en ĝenerala klasifiko de Somera Grand Prix, sesfoja individua majstro de Pollando, tria konkursisto de Mond-Pokalo 2012/2013, dufoja teama monda vicmajstro de junularo. Reprezentanto de Pollando, trifoja olimpikisto.

Kamil Stoch
Kamil Stoch en Bischofshofen (2018), kiam li venkis en ĉiuj kvar konkursoj de la Internacia Kvarsaltejturneo, ripetante la sukceson de Sven Hannawald
Kamil Stoch en Bischofshofen (2018), kiam li venkis en ĉiuj kvar konkursoj de la Internacia Kvarsaltejturneo, ripetante la sukceson de Sven Hannawald
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1987 (1987-05-25) (36-jaraĝa)
en Zakopane
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater The University School of Physical Education in Krakow
Subskribo Kamil Stoch
Okupo
Okupo skisaltisto
TTT
Retejo http://www.kamilstoch.com.pl/
vdr

En la Monda Pokalo debutis januare 2004 en Zakopane, kie gajnis la 49-an lokon. La unuajn poentojn akiris februare 2005 en Pragelato pro la 7-a loko. En la Monda ĉampionado pri nordia skiado 2009 sur ordinara skisaltejo estis la kvara. La unuan fojon ekstaris sur podio de Mond-Pokalo januare 2011, venkante en la familia Zakopane. Februare 2013 iĝis mondĉampiono pri skisaltado sur granda skisaltejo en Val di Fiemme. En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio li gajnis du orajn medalojn.

La logotipo de Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio sur la monero. Kamil STOCH - du oraj medaloj
Logotipo de Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango. Kamil STOCH - unu ora medalo

De la 21-a marto 2015 memstara rekordulo de Pollando pri longeco de skisalto (238 m akirita en alpa valo en Planica, en Slovenio, en prova serio antaŭ teama konkurso). Li akiris 27 medalojn dum vintraj kaj someraj ĉampionaj konkuroj en Pollando, dekfoje venkante.

Kamil Stoch venkis la 6an de januaro 2018 en Bischofshofen, do sume li venkis en ĉiuj kvar konkursoj de la 66. Internacia Kvarsaltejturneo (2018), ripetante la sukceson de Sven Hannawald de la jaro 2002.

Karakterizas lin alta beleco pri formigo de la korpo dum flugo kaj alteriĝo, pro kio li ofte ricevas altajn pritaksojn de juĝistoj, en tio la plej altan "20".

Olimpika majstro de Pjonĉango en granda skisaltejo dum Vintra Olimpiko 2018, la ora medalo akirita la 17an de februaro 2018.

Distingoj redakti

  • Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta (2014)
  • Medalo Holmenkollen (2015)

Eksteraj ligiloj redakti