La Kampefagedoj (Campephagidae estas specioriĉa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. En tiu familio estas ses genroj kaj pli ol 80 specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kampefagedoj
Coracina novaehollandiae
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Campephagidae
Vigors, 1825
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La plumaro de la Kampefagedoj, escepte de la genro Perikrokotoj (Pericrocotus), je la malantaŭa dorso kaj la vostradiko havas strangan formon. La tuboj de la starigeblaj plumoj korpoflanke estas forte pintigitaj kaj tiel efikas kiel pikiloj. Ĉar la plumoj estas facile malfikseblaj el la haŭto, oni supozas, ke ili servas por defendo kontraŭ rabobestoj.

La Kampefagedoj plej ofte estas sur la supra flanko neatentige grizaj, helbrunaj ĝis nigraj. Laŭ sia plumarkoloro kaj korpokonstruo ili similas al la Laniedoj kaj la Kukoledoj, sed ne estas parencaj kun ili. La Perikrokotoj (Pericrocotus) havas buntan plumaron. Ĉe la maskloj plimultas nigro, ruĝo, oranĝkoloro kaj flavo; la inoj estas pli malbrilkoloraj.

La disvastiĝejo situas en la subtropikaj kaj tropikaj arbaroj en Afriko, Azio kaj Aŭstralio. La mezgrandaj, sociemaj Kampefagedoj estas nemigrantaj birdoj, kiuj nur en limigita areo vagas. Escepton faras la specio Pericrocotus divaricatus, kiu kiel migrantaj avancas ĝis regionoj en Japanio kaj Siberio. La pelvetoformajn nestojn la birdo konstruas en branĉoforkoj sur arboj. La ovaroj ampleksas inter du ĝis kvin makulajn ovojn, kiuj havas diversajn kolorojn laŭ specioj, de blankaj al blucaj ĝis verdecaj.

La birdo prefere manĝas raŭpojn, pinĉprenante ilin de la folioj. Iuj specioj flugante kaptas insektojn.

Genroj kaj specioj (elektaĵoj) redakti

  • Kampefago (Campephaga)
    • Campephaga flava
    • Campephaga lobata
    • Campephaga quiscalina
  • Lalago Lalage
  • Perikrokoto (Pericrocotus)
    • Pericrocotus divaricatus
    • Pericrocotus brevirostris
  • Koraceno (Coracina)
    • Coracina lineata
    • Coracina bicolor
    • Coracina macei, Granda koraceno
    • Coracina newtoni [1]
    • Coracina fimbriata
    • Coracina typica [2]
  • Kampokero (Campochaera)
    • Campochaera sloetii
  • Hemipo (Hemipus)
    • Hemipus picatus
    • Hemipus hirundinaceus

Referencoj redakti

  1. Maskarenaj arbaroj
  2. Maskarenaj arbaroj