Kampomuso estas subfamilio de malgrandaj mamuloj. Ili estas malgrandaj roduloj kiuj similas al musoj sed kun pli fortika korpo, pli mallonga hareca vosto, iom rondoforma kapo, pli malgrandaj oreloj kaj okuloj, kaj diferencformaj vangodentoj. Estas proksimume 155 specioj de kampomusoj. Tiuj formas la subfamilion de Arvikolenoj kun la lemingoj kaj la ondatroj.

Kampomuso

Tre konata genro estas tui de Mikrotoj, nome Microtus.

Monogamaj kampomusoj, ekzemple preriaj kampomusoj, havas signife pli grandan densecon kaj distribuadon de receptoroj de vazopresino en sia cerbo kiam komparite kun poligamiaj kampomusoj. Tiuj diferencoj situas en la ventra antaŭcerbo kaj la mediaciita per dopamino rekompenca sistemo.

Kaj vazopresino kaj dopamino agas en tiu regiono por kunordigi fruktodonajn agadojn kiel ekzemple sekspariĝo, kaj reguligi selekteman alligitecon. Tiuj specispecifaj diferencoj montris korelacion kun sociaj kondutoj, kaj en monogamaj preriaj kampomusoj estas gravaj por efektivigo de parligado.[1]

Notoj redakti

  1. Lim MM, Wang Z, Olazábal DE, Ren X, Terwilliger EF, Young LJ (June 2004). “Enhanced partner preference in a promiscuous species by manipulating the expression of a single gene”, Nature 429 (6993), p. 754–7. doi:10.1038/nature02539. 

Eksteraj ligiloj redakti