La kampso[1] (latine Campsis), ankaŭ nomata grimpanta trumpeto estas genro el la familio bignoniacoj (Bignoniaceae). Pro la grandaj floroj ĝi estas ankaŭ kultivata kiel ornamplanto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kampso
Campsis × tagliabuana
Campsis × tagliabuana
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: lamialoj Lamiales
Familio: bignoniacoj Bignoniaceae
Genro: Campsis
Specio: du specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
floro en laŭlonga sekco

Campsis-specioj estas deciduaj kaj lignigitaj grimpplantoj, kiuj havas adherajn radikojn. La kontraŭstarantaj folioj estas nepare palmataj posedas sep ĝis dekunu folietojn, kiuj havas segilforman randon.

Kelkaj floroj staras kune en faskan foliaron. La grandaj floroj estas zigomorfaj. La kvin sepaloj estas kunkreskitaj sonorilforme. La plej ofte oranĝe ruĝaj petaloj kunkreskis funelforme. La planto havas epiginan ovarion kiu formas kapsulfruktojn kun tre multaj flugilhavaj semoj.

Disvastigado kaj sistematiko redakti

La du specioj de la genro Campsis estas jenaj:

  • amerika grimptrumpeto (Campsis radicans (L.) SEEM. EX BUREAU, sinonimo: Bignonia radicans L., Tecoma radicansJUSS.): Ĝi hejmiĝas origine en meza kaj orienta Usono.
  • ĉina grimptrumpeto (Campsis grandiflora (THUNB.) K.SCHUM., sin.: Bignonia grandiflora THUNB., Tecoma grandiflora (THUNB.) LOISEL.): Ĝi hejmiĝas en orienta Ĉinujo kaj Japanujo.

Ĝia kromosomnombro estas 2n = 40.

La nordameria apecio jam estis enkondukata al Eŭropo kiel ornamplanto en la 17a jarcento.

Kiel ornamplanton oni preferas hodiaŭ la grandan trumpeton (Campsis ×tagliabuana (VIS.) REHDER). Tiu hibrido estas la produkto de la interkruciĝo de ambaŭ specioj. Oni devas konsideri, ke la vintrohardeco de tiuj hibridoj estas tre malsimila.

Referencoj redakti