Kanad-Usona landlimo

La Kanda-Usona landlimo (angle: Canada–United States border, france: frontière Canada–États-Unis), ofice la Internacia Limo (angle: International Boundary, france: Frontière Internationale), estas la plej longa internacia landlimo en la mondo inter du landoj. Ĝin kunhavigas Kanado kaj Usono, la dua kaj kvara plej aree grandaj landoj, respektive. La tuta landlimo estas 8 891 kilometrojn (5 525 mejlojn) longa, el kiu 2 475 kilometroj estas la limo inter Kanado kaj Alasko. Ok Kanadaj provincoj kaj teritorioj (Jukonio, Brita Kolumbio, Alberto, Saskaĉevano, Manitobo, Ontario, Kebekio, kaj Nov-Brunsviko) kaj dek tri Usonaj subŝtatoj (Alasko, Vaŝingtonio, Idaho, Montano, Norda Dakoto, Minesoto, Miĉigano, Ohio, Pensilvanio, Nov-Jorkio, Vermonto, Nov-Hampŝiro, kaj Mejno) troviĝas laŭlonge de la limo.

Vidu ankaŭ redakti