Kanada franca

formo de la franca lingvo parolata en Kanado

La kanada francakanadfranca (angle Canadian French, france français canadien) estas la franca lingvo parolata en Kanado. Ĝi inkludas multajn variaĵojn, el kiuj la plej elstaraj estas la kebekia franca. Iam la esprimo kanada franca referencis nur al la kebekia franca kaj al la tre rilataj variaĵoj de Ontario kaj de Okcidenta Kanado — kontraste kun la Akadia franca, kiu estas parolata en kelkaj areoj de orienta Kebekio, Nov-Brunsviko (inklude la Ŝjakan dialekton), kaj en kelkaj areoj de Nova Skotio (inklude la dialekton de la Golfeto Sankta Maria). Insulo Princo Eduardo kaj Novlando kaj Labradoro havas apartan parolmanieron nome la Novlanda franca.

La kanada franca
français canadien
dialekto
nord-amerika franca lingvo
Parolata en Kanado, Usono
Regiono * Kanado[1] : Kebekio, Manitobo, Nov-Brunsviko, Nov-Skotio, Ontario, Novlando kaj Labradoro, Insulo Princo Eduardo
Parolantoj Kanado : 10 330 000 (2 016−2 017)[1]
Usono : 2 100 000 (2 014−2 015)[1]
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropaj lingvoj
Latinidaj lingvoj
Gaŭlo-latinidaj lingvoj
Lingvoj de oïl
Franca lingvo
Kanad-franca
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Kanado
Lingvaj kodoj
Angla nomo Canadian French
Franca nomo français canadien
vdr

En 2011, la totala nombro de indiĝenaj francparolantoj en Kanado estis ĉirkaŭ 7.3 milionoj (22% el la tuta loĝantaro), dum aliaj 2 milionoj parolas ĝin kiel dua lingvo. Je federacia nivelo, ĝi havas oficialan statuson kun la angla. Je provinca nivelo, la franca estas la nura oficiala lingvo de Kebekio same kiel unu el la du oficialaj lingvoj de Nov-Brunsviko, kaj kunoficiala (derivite el sia federacia jura statuso) en Nunavuto, Jukonio, kaj la Nordokcidentaj Teritorioj. Registaraj administraciaj servoj estas havigitaj en franca je kelkaj lokoj en Manitobo kaj Ontario (pro la leĝo Loi sur les services en françaisFrench Language Services Act) kaj, je malpli granda etendo, aliloke en la lando, depende multe el la proksimeco al Kebekio kaj/aŭ la franckanada influo en ajna regiono.

Nov-Anglia franca (nome dialekto parolata en usona norda Nov-Anglio) estas esence variaĵo de Kanada franca kaj ne montras partikularajn diferencojn disde la kanadaj dialektoj, male al la Luiziana franca kaj al la Luizian-kreola franca.[2]

Statuso redakti

Kaj la franca kaj la angla havas statuson de oficiala lingvo de Kanado, sed la angla estas la gepatra lingvo de la plimulto da kanadanoj. Tiun statuson agnoskas precipe la Konstitucio de Kanado (1867, reviziita en 1982) kaj la Leĝo pri oficialaj lingvoj (1969). La kanada registaro provizas servojn en la du lingvoj, kaj faras same en ĉiuj federaj institucioj.[3]

Kanado estas federacio, kaj ĉiu provinco havas sian propran leĝaron. La konstitucio de Kanado ne precizigas ĉu lingvo estas federa aŭ provinca afero. Tial la federa registaro kaj la provincaj registaroj povas enleĝigi pri tio. Okaze de konflikto, la Suprema Kortumo de Kanado decidas.

Kebekio deklaris la francan la sola oficiala lingvo de la provinco en 1974 per la Leĝo pri la oficiala lingvo, anstataŭita en 1977 per la Ĉarto de la franca lingvo, kiu konfirmas kaj plifortigas tiun statuson. La franca lingvo uzita en Kebekio estas enkadrigita de la Kebekia Ofico de la franca lingvo.

Nov-Brunsviko estas la sola kanada provinco oficiale dulingva. Koncerne al la provincaj registaroj de Ontario kaj de Manitobo, la Konstitucio devigas, ke ili provizu registarajn servojn en la franca en regionoj, kie la nombro de franclingvanoj pravigas tion.

En la tri nordaj teritorioj (Jukonio, Nord-Okcidentaj Teritorioj, Nunavuto), kiuj havas malsaman statuson de tiu de la provincoj, la du lingvoj estas oficialaj, same kiel kelkaj lokaj lingvoj.

Laŭ la konstitucio, ĉiuj kanadaj provincoj devas provizi la baznivelan kaj meznivelan edukon al nacimalplimultoj en la du oficialaj lingvoj.

Tipografio redakti

La oficiala tipografia normo uzata por la franca en Kanado malsamas de tiu en aliaj franclingvaj landoj.

Malkiel la francaj tipografiaj uzoj de la nacia presejo de Francujo kiu estas uzata en franclingva Vikipedio, la kanada uzo estas ne enmeti spacetojn antaŭ la signoj de duobla interpunkcio, tio estas, la krisigno, la demandosigno, kaj la punktokomo. La dupunkto estas escepto al la regulo kaj devas esti post spaco.[4][5] Monaj simboloj kaj la procento prenas spacon.

La citiloj kaj iliaj uzoj sekvas la samajn regulojn kiel en la franca normo:[6] oni uzas la ĉevronajn aŭ francajn citilojn kun spacetoj (« … ») al la unua nivelo de la citaĵoj. Por la citaĵoj de dua rango, kontraŭe al tio kion preferas la Nacia Presejo de Francujo, la kanada normo uzas anglajn duoblajn citilojn (“…”) kiel multaj francaj eldonaĵoj kiel la ĵurnalo Le Monde.[7][8]

Vortoj redakti

Francujo Kanado Esperanto / komentoj
Myrtille Bleuet mirtilo. Teknike, bleuet kaj myrtille estas du malsamaj specioj de mirtikoj. Bleuet estas pli dika kaj forta en Nord-Ameriko. Le vorto bleuet estas floro en Eŭropo.
Pastèque Melon d’eau akvomelono
Glace Crème glacée glaciaĵo. Oni ankaŭ povas uzi la nomon Crème glacée en Eŭropo, sed tre malofte. En Kanado, la vorto glace significas glacierojn aŭ glacikubojn.
Un steward, une hôtesse de l’air Un agent de bord stevardo
Citronnade Limonade limonado. En Eŭropo, la vorto limonade signifas trinkaĵon kun gaso kaj sukero kiu ne estas farita de limonsuko.
Gay Gai gejo. En Kanado, oni preferas la literumon gai por gejo.
Soutien-gorge Brassière mamzono. Soutien-gorge estas foje uzata en Kanado
Ananas Ananas ananaso. En Kanado, la vorto ĝenerale prononciĝas /a.na.nɑ/.
Petit déjeuner Déjeuner matenmanĝo
Déjeuner Dîner, diner tagmanĝo
Dîner, diner Souper vespermanĝo
(Téléphone) portable (Téléphone) cellulaire poŝtelefono. Ekster Kanado, téléphone cellulaire estas nur teknika vorto kiu signifas tipon de téléphone mobile.
Supérette Dépanneur Vendejo proksima al la loĝejo por aĉeti ekzemple panon.
Placard Armoire / Garde-robe ŝranko. Placard foje uziĝas en Kanado.
Maillot de bain Costume de bain naĝkostumo
Sweat-shirt / Sweat à capuche Coton-ouaté /

Hoodie (anglismo)

kapuĉpulovero. Tipo de T-ĉemizo kun longaj manikoj, ofte kun elasta koltruo.
Et cetera Et cetera ktp. En Kanado, la vorto prononciĝas "etĉetera", sed en Francujo "etsetera".
(Être) sympa (Être) fin (esti) amikeca
Moustique Maringouin moskito. Moustique ankaŭ uziĝas en Kanado.
Bouton de fièvre Feu sauvage --
Bac à sable Carré de sable sablokesto
Shopping Magasiner / Magasinage butikumado
Serviette (de table) Napkin

(anglismo)

buŝtuko
Marron Brun bruna
Une basket, une tennis Une espadrille sportŝuoj. En Eŭropo, espadrille estas specifa tipo de ŝuo.
Pékin Beijing Pekino
Beurre de cacahuètes Beurre d'arachide arakida butero
Classeur Cartable dosiera kabineto
Déambulateur Marchette rulapogilo. Déambulateur ankaŭ uziĝas en Kanado.
Toboggan Glissade deglitejo
Maître / Maîtresse Professeur / Enseignant instruisto. Professeur ankaŭ uziĝas en Francujo.
Cookie / Gâteau Biscuit kekso. Biscuit ankaŭ uziĝas en Francujo.
Serpillière Vadrouille

Moppe

ŝvabrilo
Fontaine Fontaine d'eau / Abreuvoir fontano
Racket Taxage --
Rond-point Carrefour giratoire --
Prendre une cuite Prendre une brosse drinki multe
Chaussette (Paires de) bas ŝtrumpeto
Préservatif Condom kondomo
Parking (Parc de) stationnement parkumejo
Machine à laver, lave-linge Laveuse, lave-linge lavmaŝino
Seau Chaudière sitelo. En Kanado, chaudière estas sitelo kiun oni pendas de arboj por kolekti siropon. Sed seau ankaŭ uziĝas en Kanado.
Centre aéré Camp de jour Loko kien oni sendas infanojn dum la someraj ferioj.
Sèche-linge Sécheuse vestaĵsekigilo
Chariot / Caddie Chariot / Panier aĉetĉareto
Gomme Efface / Gomme à effacer skrapgumo
Football Soccer futbalo
Sac à main Sacoche mansako
Pince crocodile Câble de démarrage / Câble à booster Ilo uzata kiam la baterio de aŭto ne plu funkcias.
Pomme d'amour Pomme sucré dolĉigita pomo
(Être) nul, ennuyeux (Être) plate (esti) teda
Écœurer / Écœurant Écœurer abomenigi. Écœurer en Kanado uziĝas por signifi ĝeni iun.
Croche-patte / Croc-en-jambe Jambette stumbligo per kruro
L'anniversaire de quelqu'un La fête de quelqu'un ies naskiĝtago. En Kanado, la frazo bonne fête! uziĝas por festi ies tagon de naskiĝo, kiel la Svisujo. En Francujo, ĝi uziĝas por la festo de sanktulo kiu havas la saman nomon de iu (ekzemple bonne fête Jean je la tago de Sanktulo Jean). Je la naskiĝtago oni diras bon anniversaire!
Soda Liqueur / Boisson gazeuse sodakvo
Chanson Toune kanto
Horloge Cadran horloĝo. Horloge ankaŭ uziĝas en Kanado.
Sécher (les cours) Foxer ne ĉeesti klason
Torchon Guenille mantuko
Fermer / Verrouiller (une porte) Verrouiller / Barrer (une porte) fermi (pordon)
Ouvrir / Déverrouiller (une porte) Déverrouiller / Débarrer (une porte) malfermi (pordon)
Feu tricolore Feu de circulation

Lumière

semaforo
Dièse Carré La simbolo #
Voiture, auto

Bagnole, caisse

Auto

Char

aŭto. La vorto voiture foje uziĝas en Kanado. La vorto char estas pli malformala.
Weekend Fin de semaine semajnfino. Weekend ankaŭ uziĝas en Kanado. En Francujo, oni povas uzi fin de semaine sed estas malklara ĉar ĝi dependas de la laborsemajno.
Noix de pécan Pacane pekano
Smartphone Téléphone intelligent lerta telefono
Couvert (de table) Ustensile manĝilo
Gosse Gosse Slango por "infano" en Eŭropo kaj "testiko" en Kanado.
Les fesses Les foufounes gluteoj
Maïs Blé d'Inde maizo. Maïs ankaŭ uziĝas en Kanado.
Kidnapping Enlèvement ostaĝigo
(inoj): Petite amie, copine, meuf

(viroj): Petit ami, copain, mec

(inoj): Blonde, petite amie, amoureuse

(viroj): Chum, petit ami, amoureux

amato. Copain / Copine ankaŭ uziĝas en Kanado.
Blatte Coquerelle blato
Toutou Toutou Amvorto por hundo en Eŭropo kaj pluŝbesto en Kanado
Chanson entraînante / Chanson traditionnelle Turlute tradicia kanto. La vorto turlute signifas buŝsekson en Eŭropo.
Se chamailler / Une chamaille Se chicaner / Une chicane kvereli / kverelo
Bonnet Tuque lanĉapelo kutime uzata en vintro
Ticket / Facture Facture / Reçu fakturo. Ticket en Kanado signifas bileton.
Tong Sandale / gougoune zorio
(Jeu) action ou vérité (Jeu) vérité ou conséquence Ludo en kiu oni elektas au respondi al demando aŭ fari faron
Gant de toilette Débarbouillette / Serviette lavtuko
(Téléphone) portable (Ordinateur) portable En Kanado, la vorto portable uziĝas nur por portebla komputilo, sed en Francujo, la vorto ankaŭ uziĝas por portebla telefono, kiun oni nomas téléphone cellulaire en Kanado.
(C'est) bien (C'est) correct La vorto correct ĝenerale prononciĝas /kɔ.ʁɛk/ en Kanado.
Cartable Sac d’école, sac à dos Sako kiun infanoj portas al la lernejo. En Kanado cartable estas est ringa kajero en kiu on enmetas foliojn de papero.
Pop-corn Maïs soufflé krevmaizo. Pop-corn ankaŭ uziĝas en Kanado.
Snowboard Planche à neige neĝtabulo
Valise / Mallette Valise valizo. En Kebekio, la vorto mallette estas sakego en la formo de valizo.
Surimi Goberge surimi
Chewing-gum Gomme, gomme à mâcher maĉgumo
Ferry, bac Traversier pramŝipo
Arobase A commercial La simbolo @. Arobase foje uziĝas en Kanado.
Un job Une job laboro. Ĉi tiu anglismo estas virgenra en Eŭropo kaj ingenra en Kanado.
Taille-crayon Aiguisoir pintigilo
Aspirateur Balayeuse polvosuĉilo. Aspirateur ankaŭ uziĝas en Kanado.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (en) Fiche langue du français[fra]dans la base de données linguistique Ethnologue.
  2. Ammon, Ulrich. (1989) Status and Function of Languages and Language Varieties. Walter de Gruyter, p. 306–308. ISBN 0-89925-356-3.
  3. « L’inexorable déclin de la langue française au Canada », sur LEFIGARO (alirita la 3an de marto 2021)
  4. Office québécois de la langue française, « Espacement avant et après les principaux signes de ponctuation et autres signes ou symboles », sur Banque de dépannage linguistique, juillet 2017 (alirita la 8an d aŭgusto 2017)
  5. « La ponctuation – 6.13 Tableau des espacements Arkivigite je 2017-08-08 per la retarkivo Wayback Machine », sur btb.termiumplus.gc.ca, Termium Plus : la banque de données terminologique et linguistique du gouvernement du Canada, Travaux publics et Services gouvernementaux Canada, 15 octobre 2015 (alirita la 8an de aŭgusto 2017).
  6. Office québécois de la langue française, « Citation double », sur Banque de dépannage linguistique, juillet 2017 (alirita la 8an de aŭgusto 2017)
  7. Bureau de la traduction, « Les guillemets et les citations Arkivigite je 2017-08-08 per la retarkivo Wayback Machine », sur TERMIUM Plus®, 15 octobre 2015 (alirita la 8an de aŭgusto 2017)
  8. Louis Guéry, Abrégé du code typographique à l’usage de La Presse, Paris, Victoires Éditions, coll. « En français dans le texte », 2010, 103 p. (ISBN 978-2-35113-066-7), paĝoj 66–67.

Bibliografio redakti

  • Darnell, Regna, eld. (1971). Linguistic Diversity in Canadian Society, in Sociolinguistics Series, 1. Edmonton, Alta.: Linguistic Research. Without ISBN or SBN

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Français canadien en la franca Vikipedio.