Kanada indiĝena silabaro

Kanada indiĝena silabaro estas familio de abugidoj (t.e. silabaj alfabetoj), kiuj estas uzataj por kelkaj indiĝenaj Kanadaj lingvoj de algonkena, eskim-aleuta kaj okaze atabaska lingvaroj. Ili estas valoraj pro sia originaleco, simpleco kaj facileco atingi legoscion.[1] Fakte, en la malfrua 19-a jarcento parolantoj de kria lingvo, kiu uzas la silabaron kiel sian ofician ortografion, havis unu el la plej grandaj elcentoj de legoscio en la mondo.[2]

Kanada indiĝena silabaro

Tipo

Abugido
ISO 15924 Cans
planskribo
Dum 1840-aj jaroj - nuntempe
vdr

Bazaj principoj redakti

Kanadaj indiĝenaj silabaroj ne estas vere silabaroj kun aparta simbolo por ĉiu ebla silabo, kiel, ekzemple, japanaj kanaoj, sed abugidoj,[3] t.e. la konsonantaj simboloj estas modifitaj depende de sekvanta vokalo. Ili estas "netipaj abugidoj", ĉar la vokalo estas montrita per orientiĝo de konsonanta simbolo, kio estas unika eco kaj ne troveblas en iu ajn alia abugido. Ekzemple, en kria lingvo la silaboj kun konsonanto p estas markitaj per ĉevrona formo. Se ĝi orientiĝas malsupren, ᐯ, ĝi sonas pe, maldekstren, ᐸ, ĝi estas pa, kaj dekstren, ᐳ, estas po. Konsonantaj formoj kaj vokaloj diferencas de lingvo al lingvo, sed ĝenerale similas al la kriaj.[1] Kiam la konsonanto ne havas sekvantan vokalon, uziĝas t.n. finala formo, kiu plej ofte ne rilatas al la silabaj formoj kaj aspektas kiel iu superlinia signo. En iuj lingvoj, aparte en la kria, kelkaj konsonantoj nur aperas en finala pozicio kaj do nur havas finalan formon.

 
Originala skribo proponita far Evans en 1841. Tiam longaj vokaloj markiĝis per "rompo" de simbolo. Tia distingo estis nenecesa por e ĉar kria lingvo nur havas longan ē.
La silabaroj de Evans de jaro 1840
K -e -i -o -a finals rotacio
(none) simetria
p- simetria
t- simetria
k- nesimetria
c- nesimetria
m- nesimetria
n- nesimetria
s- nesimetria
y- nesimetria
sp- Z Z Z Z N N И И simetria*
-w- (punkto post la silabo)
-h (nur finala)
-hk (nur finala)
-l (nur finala)
-r (nur finala)
*La sp- simboloj baldaŭ eksuziĝis kaj ne estas en Unikodo, do tie ĉi ili estas reprezentataj per latinaj kaj cirilaj simboloj. Ne estas bona anstataŭigo por spi, kiun oni povas vidi en la bildo dekstre.

Silabaj kaj finalaj konsonantaj formoj redakti

La originala skribsistemo kreita por marĉa dialekto de kria lingvo havis dek bazaj silabaj formoj: ok por silaboj komenciĝantaj je konsonantoj p-, t-, c-, k-, m-, n-, s-, y- (prononce: /p, t, ts, k, m, n, s, j/), formo de "nula konsonanto" por silaboj komenciĝantaj je vokaloj kaj nun ne plu uzata formo por konsonantaro sp-. Longaj vokaloj estis markitaj per pli grasaj linioj de la simbolo, ekzemple: ᑲ ka, kâ. Poste oni oficiigis uzon de punkto super simbolo por marki longan vokalon, kio estis evidente pli oportuna maniero por manskribo, kaj nun ĝi uziĝas ankaŭ por manskribo. Unu konsonanto w ne havis propran silaban formon, ĉar en la lingvo ĝi povas kombiniĝi kun iu ajn alia konsonanto kaj ankaŭ ekzisti memstare. Pro tio ĝi estas markita per punkto dekstre de la silaba simbolo, ekzemple: ᑿ kwa,wa.[1]

Ekzistis apartaj finalaj formoj por konsonantoj -p, -t, -c, -k, -m, -n, -s, -y, and w, kiam ili aperis je la fino de silabo. Aldone, kvar konsonantoj nur havis finalan formon: -h, -l, -r, kaj aro -hk. Originale la finalaj formoj estis skribitaj mezlinie, kiel la silabaj simboloj, sed eventuale evidentiĝis ke pli oportunas skribi ilin superskribe. En la kria lingvo -hk estas la plej kutima finala formo ĉar ĝi estas kutima gramatika finaĵo. En la aniŝinabeka la sama simbolo uzatas por finaĵo -nk, kiu estas same kutima en tiu lingvo. La konsonantoj -l, -r kaj -h ne estas normalaj por tiuj ĉi lingvoj kaj nur aperas en pruntvortoj, onomatopeoj ktp. Pro tio ili estas nur skribataj kiel finalaj formoj, eĉ kiam ili aperas antaŭ vokaloj. En modernaj skriboj -l kaj -r estas skribitaj mezlinie kaj plengrande kiam ili estas antaŭ vokaloj, kaj -h nur povas aperi antaŭ vokaloj en morfemaj kunmetaĵoj kaj do restas en sia finala formo.[1]

Vokalaj transformoj redakti

 
Iam malfacilas orientigi simetrian triangulon. Sur tiu ĉi ŝildo kun enskribo en aniŝinabeka lingvo oni povas vidi, ke maldekstren-orientita simbolo a estas egallatera triangulo, sed supren-orientita i estas la izocela.

En lingvoj, por kiuj la kanadaj indiĝenaj silabaroj estas uzataj, estas du aroj de vokaloj: malantaŭaj -a kaj -o, kaj antaŭaj -e kaj -i. Ĉiu aro konsistas je unu malalta vokalo -a-e, kaj unu alta vokalo, -o or -i. La silabaj simboloj por malantaŭaj vokaloj estas spegulaj reflektoj unu de la alia. Por antaŭaj vokaloj la interrilato de simboloj dependas je grafika formo de konsonantoj. Ili povas esti aŭ simetriaj, t.e. tiaj, ke rotacio de simbolo de ao je 180° donas la saman rezulton kiel spegula reflekto, aŭ nesimetriaj. Por simetriaj simboloj, por iri de malalta malantaŭa vokalo a al alta antaŭa vokalo i oni devas rotacii la simbolon je 90° dekstrumen, kaj por la nesimetriaj oni devas spegule reflekti la simbolon vertikale. Por iri de alta al malalta vokalo de sama antaŭeco, oni devas reflekti la simbolon horizontale por ĉiuj formoj.[1]

La simetriaj simboloj en la baza silabaro kreita por marĉa kria lingvo estas formoj por "nula konsonanto", p-, t- kaj eksdata sp-. Oni povas facile kompreni la transformon per aranĝo de simboloj je rombo:

i        pi        ti
a o   pa po   ta to
e   pe   te

Nesimetriaj simboloj por silaboj kun konsonantoj k-, c-, m-, n-, s- kaj y- pri bone aranĝiĝas je kvadrato:

ki ke   ci ce mi me ni ne si se yi ye
ka ko     ca co     ma mo     na no     sa so     ya yo    

Skribsistemoj surbaze de kanadaj indiĝenaj silabaroj estas tre diversaj kaj ofte multe pli komplikaj, sed tiuj ĉi simboloj aperas en preskaŭ ĉiu el ili kun signifo de sufiĉe proksimaj fonemoj al tiuj en la kria. Serio kun nula konsonanto estas skribata kiel trianguloj en ĉiuj el tiuj lingvoj krom la nigrapieda.

En 1841, kiam Evans kreis unuan tiparon por sia silabaro li trovis ke grasaj linioj ne ebligas satige distingi inter silaboj kun longaj kaj mallongaj vokaloj. Anstataŭe li disfajlis la tipojn por longaj vokaloj, tiel kreante "rompon" de la silaboj. En fruaj printoj oni povas vidi tiujn ĉi "rompitajn" simbolojn. Poste oni enkondukis superan punkton, kiu uziĝis por marki longajn vokalojn en manskribo, ankaŭ en la preso. Do nun oni povas kontrasti mallongan ᐊ a kun longa ᐋ â, mallongan ᒥ mi kun longa ᒦ ktp. Kvankam en la kria la sono ê ĉiam estas longa, la skribo distingis longo de ĉiuj la kvar vokaloj. En kutima skribo en kria lingvo oni ne ĉiam markas longon de vokaloj kaj ne ĉiam faras tion konsiste. Preskaŭ neniu nun markas na ê kiel longan vokalon, ĉar ĝia mallonga versio ne ekzistas en la lingvo.[1]

Terminaro redakti

Kiam temas pri kanadaj silabaroj, kelkaj terminoj komune uzatas.

"Silaboj", t.e. plengrandaj simboloj redakti

La plengrandaj simboloj kiuj signifas konsonanto-vokalan kombinaĵon aŭ memstaran vokalon estas ĝenerale nomataj "silaboj". Plej ofte ili estas fonemaj kaj ne morfofonemaj, t.e. kiam iu morfemo finiĝas je konsonanto kaj la sekva komencas je vokalo, la fina konsonanto de antaŭa silabo estas skribata kiel komenca konsonanto de la sekva. Ekzemple, la vorto pīhc-āyi-hk (endome) de planlanda dialekto de kria lingvo havas unuan morfemon pīhc kaj la duan āyi, sed ĝi estas skribata kiel ᐲᐦᒑᔨᕽ (pīh-cā-yihk).

En iuj lingvoj "silabo" povas fakte reprezenti memstaran konsonanton, se la vokalo en ĝi reduktiĝis kaj ne prononcatas. Ekzemple, en la planlanda kria la vorto ᑖᓂᓯ tānisi, kiu signifas "saluton" aŭ "kiel vi fartas", estas skribata je tri "silabaj" simboloj, sed ĉar la unua silabo havas akcenton kaj la sekva silabo havas mallongan /i/, la vokalo reduktiĝas kaj rezulte la vorto estas prononcata kiel "tānsi" kun nur du veraj silaboj.

En algonkenaj lingvoj silabigo estas grava por difini akcenton kaj male, do tiu ĉi ambiguo je skribo estas grava por lingvoj de tiu ĉi lingvaro.

Simbolaroj redakti

La vorto "simbolaro" plej kutime signifas la aron de silaboj aŭ kun la sama vokalo aŭ kun la sama komenca konsonanto. Ekzemple, n-simbolaro estas aro de ĉiuj silaboj komencantaj je n kaj o-simbolaro estas la aro de ĉiuj silaboj kun vokalo o.

"Finaĵoj", t.e. finaj konsonantoj redakti

Malgrandaj superliniaj literoj nomiĝas "finaĵoj". Plej kutime ili aperas post "silabo" montrante la fermanta konsonanto, kiel, ekzemple, ᕽ -hk en la antaŭa ekzemplo ᔨᕽ yihk. En la kria, tamen, ekzistas konsonanto h, kiu nur havas "finaĵan" formon, sed iam aperas en komenco de vortetoj kiel ᐦᐋᐤ hāw. Tie ĉi la "finaĵo" aperas antaŭ la "silaba" simbolo.

Finaĵoj ofte uzatas por ekstendo de silabaraj skribsistemoj al novaj lingvoj krom tiuj, por kiuj ili estas inventitaj. Ekzemple, en iuj el atabaskaj skribsistemoj ili povas aperi super linio post silabo, sub linio post silabo kaj en normala grando ene de la linio antaŭ silabo. Ekzemple, la ĉipevajana kaj la slavia uzas la finaĵan simbolon ᐟ por komenca konsonanto dl (/ɮ/).

En naskapia lingvo malgranda superlinia simbolo bazita je silaba simbolo por sa estas uzata en konsonantaj kunmetaĵoj komencantaj je /s/: ᔌ spwa,stwa,skwa, kaj ᔏ scwa. Tiaj kunmetaĵoj ne ekzistas en la kria lingvo, por kiu la skribsistemo estas originale kreita.

En la inuktituta lingvo ili uziĝas simile por montri aldonajn konsonantojn, kvazaŭ kiel digrafoj en klasikaj alfabetoj. Ekzemple, superlinia na-ga metiĝas antaŭ la silaboj el g-simbolaro ᖏ ᖑ ᖓ, kaj tiel aperas ng-simbolaro (/ŋ/), kaj superlinia malgranda ra (/ʁ/) antaŭ silaboj el k-simbolaro ᕿ ᖁ ᖃ, formas uvularan q-simbolaron.

Kvankam tiuj ĉi silaboj estas dupartaj, ĉiu el ili enkodiĝas per unu glifo en Unikodo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 John Nichols, 1996. "The Cree Syllabary". In Daniels & Bright, The World's Writing Systems, p 599ff
  2. Henry Rogers, 2005, Writing systems: a linguistic approach, p 249.
  3. Bernard Comrie, 2005, "Writing Systems", in Haspelmath et al. eds, The World Atlas of Language Structures (p 568 ff).