La kanada kastoro (Castor canadensis) estas specio de ronĝuloj indiĝene loĝanta plejparte en la river(et)oj en Kanado, Usono, kaj partoj de Meksiko. Ĝi estas nacia simbolo de Kanado kaj ĝia bildo aperas sur la kanada kvin-cendo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanada kastoro
Kanada kastoro
Kanada kastoro
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Familio: Kastoredoj Castoridae
Genro: Kastoro Castor
Castor canadensis
Kuhl, 1820
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La konduto kaj vivmaniero de la kanada kastoro apenaŭ distingeblas de la eŭropa kastoro.

Nutrado redakti

Ĝi nutras sin ĉefe per molaj arboŝeloj, sed ankaŭ per folioj, plantetoj aŭ branĉetoj. En aŭtuno la kastoro dehakas arbustojn, kiujn ĝi dispecigas en branĉoj. Tiel la kastoro amasigas stokon por manĝi la ŝelon de la branĉoj dum la vintro[1].

Referencoj redakti

  1. Samuel (decembro 2013). “Kastoroj, la geniaj konstrubestoj!”, Juna Amiko. 

Vidu ankaŭ redakti