La Kanalo Beagle (tiel nomata en la prilimaj traktatoj inter Argentino kaj Ĉilio) estas kanalo, markolo aŭ mara trapasejo situanta ĉe la suda pinto de Sudameriko, kiu etendas proksimume je kelkaj kilometroj norde de la paralelo 55° Sudo, inter la meridianoj 71° kaj 66° Okcidente, sude de la Grandinsulo de Fuegio.

Kanalo Beagle
markolo [+]

AkvejoAtlantika oceano, Pacifika oceano
Koordinatoj54° 52′ 32″ S, 68° 8′ 11″ U (mapo)-54.875555555556-68.136388888889Koordinatoj: 54° 52′ 32″ S, 68° 8′ 11″ U (mapo)

Longo240 km (149 mi)
Larĝo5 km (3 mi)
Nombro de insulojmultaj

Kanalo Beagle (Fajrolando)
Kanalo Beagle (Fajrolando)
DEC
Kanalo Beagle
Kanalo Beagle
Map
Kanalo Beagle
Vikimedia Komunejo:  Beagle Channel [+]
vdr
Kanalo Beagle.

La nomo en jamanaa lingvo de tiu kanalo estas Onaŝaga, kiu signifas: 'kanalo de la ĉasistoj'.[1]

Historio redakti

La kanuistoj jamanaoj estis la praloĝantoj de la marbordoj de la kanalo Beagle.

La nomo Beagle devenas kiel omaĝo al la ŝipo HMS Beagle, kiu faris hidrografian studon de la marbordoj de la suda parto de Sudameriko inter 1826 kaj 1830 estre de Phillip Parker King. En aprilo de 1830, estante la HMS Beagle ĉe la golfeto Orange, ties komandanto Robert Fitz Roy sendis la oficiron leŭtenanton M. Murray inspekcii la nordan parton de golfo Nassau. Tiu oficiro malkovris mallarĝan trapasejon (kiu poste estis nomigita por lia honoro kiel Kanalo Murray), kiu elfluis al alia rekta kanalo, proksimume du mejlojn aŭ plie larĝa, kiu etendis de oriento al okcidento ĝis la vidatingo. Tiu kanalo estis nomita Beagle.

En la dua veturo de la HMS Beagle, laŭ estrado de la kapitano Fitz Roy, veturis ankaŭ la naturalisto Charles Darwin, kiu vidis tie la unuan fojon glaĉeron kiam oni alvenis al la kanalo Beagle la 29an de januaro de 1833, kaj li verkis en sia kajero: multaj glaĉeroj berilbluaj plej bela kontrasto kun la neĝo.[2]

Notoj redakti

  1. Gobierno trabaja en la restitución de nombres originales a sitios geográficos, 04/04/2012, Sur54.com. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2013-01-01.
  2. url=http://darwin-online.org.uk/content/frameset?viewtype=side&itemID=A345&pageseq=2 An 1830s View from Outside Switzerland: Charles Darwin on the "Beryl Blue" Glaciers of Tierra del Fuego, Herbert, Sandra, 1999, Eclogae Geologicae Helvetiae, paĝoj 92: 339–346 Konsultita la 22-12-2008.