Kanalo Danubo-Nigra Maro

La Kanalo Danubo-Nigra Maro estas 64 km longa kanalo en Rumanio, kiu etendiĝas de Cernavodă al Agigea kaj evitas la malfacile ŝipeblan parton de la Danuba riverdelto. Ĝi mallongigas la vojon al Nigra Maro je 240 km (kompare al vojo tra Galați kaj Sulina), dum la vojo Cernavodă–Constanța mallongiĝas je 450 km.

Kanalo Danubo-Nigra Maro
kanalo [+]
Koordinatoj44° 11′ 53″ N, 28° 23′ 54″ O (mapo)44.19828.3983Koordinatoj: 44° 11′ 53″ N, 28° 23′ 54″ O (mapo)

Kanalo Danubo-Nigra Maro (Rumanio)
Kanalo Danubo-Nigra Maro (Rumanio)
DEC
Kanalo Danubo-Nigra Maro
Kanalo Danubo-Nigra Maro

Vikimedia Komunejo:  Danube-Black Sea Canal [+]
vdr
La kanalo kiel ruĝa linio sur mapo
Aerfoto de la Danubo-Nigra Maro-kanalo en la Agigea areo
Kluzo en la kanalo Danubo-Nigra Maro, en Năvodari
Rumana poŝtmarko de 1952 montranta la kanalon Danubo-Nigra Maro kaj sciigante ke la verkoj estos finitaj en 1955

La kanalo komenciĝas ĉe Cernavodă kaj alfluas la Nigran Maron ĉe Agigea, antaŭurbo de Constanța. Ĉe Poarta Albă ekzistas kanala branĉo al naftorafinejo Midia-Năvodari. Ĝi situas komplete en distrikto Constanța.

La kanalo havas longon de 64,4 km, larĝon de 60 m kaj profundon de 7 m. La minimuma kurbiĝa radiuso estas 3000 m. La norda branĉo havas longon de 26,6 km, larĝon de 50 m kaj profundon de 5,5 m. La minimuma kurbiĝa radiuso estas 1000 m.

La kanalo havas 4 kluzojn por egaligi la akvodiferencon inter Danubo kaj Nigra Maro. La akvovojon povas uzi ŝipoj kun ĝis 5000 t kaj kun longo de 138,3 m, larĝo 16,8 m kaj merĝo de 5,5 m kaj por ŝovŝipoj kun longo de 296 m, larĝo de 22,8 m kaj merĝo de 3,8 m. La nordan branĉon povas uzi ŝipoj ĝis longo 119,4 m, larĝo 11,4 m kaj merĝo de 3,8 m.

Historio redakti

La unuaj projektoj pri kanalo de Cernavodă al Nigra Maro estas konataj jam el jaro 1837. Post kiam oni elkonstruis la fervojan linion – ekde 1860 – Cernavodă-Constanța por transporti varojn al Nigra Maro, tiuj planoj estis neglektitaj.

La rumana inĝeniero Jean Stoenescu-Dunăre ellaboris en 1927 novan planon. La konstrulaboroj komenciĝis en 1949 kun trudlaboro de politikaj kaj aliaj enprizonigitoj. Pro financaj problemoj, la laboro haltis en 1953. La kanalo pretiĝis do inter 1976 kaj 1984, la norda branĉo inter 1984 kaj 1987.

Branĉoj redakti