La kanalo Erie en Novjorkio, Usono, ligis la lagon Erie al la Hudson rivero, kaj tiele la Grandajn Lagojn en norda Usono al la Atlantika Oceano. Oni proponis tiun kanalprojekton en 1699. En 1798 la Niagra Kanalo-Kompanio fondiĝis kaj preparoj por la konstruado tuj komenciĝis.

Kanalo Erie
En Lockport, Novjorkio, 1839
En Lockport, Novjorkio, 1839
Origina posedanto New York State
Ĉefa inĝeniero Benjamin Wright
Aliaj inĝenieroj
Dato de konstruo 4-a de julio 1817
Dato de unua uzo 17-a de majo 1821
Dato de kompletigo 26-a de oktobro 1825
Branĉo de New York State Canal System
Kluzoj 83
Longeco 363 mi
vdr
1853-jara mapo de la Kanalo Erie

La unua sekcio de la kanalo estis finita en 1819, kaj la tuta kanalo malfermiĝis je la 26-a de oktobro 1825. Ĝi estis 363 mejlojn (584 kilometrojn) longa, 40 futojn (12 metrojn) larĝa kaj 4 futojn (1.2 metrojn) profunda. Laŭ la kanalo troviĝis 83 kluzoj, ĉiu longa je 90 futoj kaj larĝa je 15. La maksimuma akvodismeto havebla por kanalboato estis 75 tunoj (68 metriktunoj).

Antaŭ la kanalkonstruado, transporto de varoj kaj greno inter la orienta marbordo de Usono kaj la ena parto de la lando dependis de ĉaroj tiritaj de jungitaj bestoj. Poste, la transportkosto reduktiĝis je 95 elcentoj. Pro la kanalo, amaso da homoj rapide transloĝiĝis en okcidentan Novjorkion kaj regionojn pli okcidentaj en la mezo de Usono. Novjorkurbo iĝis la plej grava usona urbo por eksportado de agrikulturaj produktaĵoj kaj importado de varoj. Ĝi iĝis la komerca centro de la mondo. La kanalboatoj iom post iom malaperis je la alveno de la lokomotivo kaj la trajnsistemo. Sed la kanalo restas kiel parto de la kanalsistemo de Novjorkio. Hodiaŭ videblas sur la kanalo plejparte nur plezurboatoj.