La Kanalo ParryMarkolo Parry kaj en angla Parry Channel estas natura akvovojo tra la centra Kanada arkta insularo. Ties orientaj du trionoj kuŝas ĉe la teritorio de Nunavuto, dum ties okcidenta triono (okcidente de la meridiano 110a Okcidente) kuŝas en la Nordokcidentaj Teritorioj. Ĝi itineras oriente okcidenten, konektante la akvojn de la Bafina Golfo en la oriento kun tiuj de la Beaufort-maro okcidente. Ties orienta pinto estas la nura praktika enirejo al la Nordokcidenta pasejo. Ties okcidenta pinto estus natura elirejo el la arkipelago ne fermita per glacio. La kanalo separas la Insulojn de Reĝino Elizabeto norde el la resto de Nunavuto.[1]

Mapo indikanta la Kanalon Parry. La orient-okcidenta parto estas normale trapasebla en la fino de somero, sed la okcidenta into kiu turnas nordokcidenten (Markolo McClure) estas normale plena je glacio.

Koordinatoj: 74° 30′ N 101° 00′ U / 74.500 °N, 101.000 °U / 74.500; -101.000 (mapo)

Notoj redakti

  1. Nunavut: Our newest territory. thecanadapage.org. Alirita 2008-06-02.